Trolebusa transporto en Dnipro
Trolebusa transporto en Dnipro (ukraine Дніпровський тролейбус) estas publika transporto en la urbo Dnipro. Ĝi estis enservigita la 7-an de novembro 1947. Trolebusservo funkcias ĝis 23:55 dum labortagoj; dum ferioj kaj semajnfinoj, kelkaj itineroj funkcias laŭ reduktita horaro.
Trolebusa transporto en Dnipro | |
---|---|
trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Dnipro (urbo) Ukrainio |
Transportsistema speco | trolebuso |
Komenco de trafiko | 7-a de novembro 1947 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 187,8 km |
Nombro de linioj | 21 |
Nombro de veturiloj | 190 (+ 4) |
Aliaj informoj | |
Transportisto | KP "Dniprovskij elektrotransport" DMR |