Tušť (germane Schwarzbach) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Suchdol nad Lužnicí en distrikto Jindřichův Hradec en regiono de Okcidenta Vitorazio. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de rivero Lužnice, kontraŭ la propra Suchdol. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo I/24 (eŭropa ŝoseo E49) al limpasejo Halámky/Neunagelberg en Aŭstrion. Estas ĉi tie registritaj 161 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 289 loĝantoj.

Tušť
germane Schwarzbach
vilaĝo
Riparita bieno n-ro 39 en Tušť
Oficiala nomo: Tušť
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Jindřichův Hradec
Administra municipo Suchdol nad Lužnicí
Historia regiono Bohemio (ĝis la jaro 1920
Malsupra Aŭstrio)
Parto de Okcidenta Vitorazio
Domoj 153 (2011)
Rivero Lužnice
Situo Tušť
 - koordinatoj 48° 53′ 22″ N 14° 53′ 25″ O / 48.88944 °N, 14.89028 °O / 48.88944; 14.89028 (mapo)
Katastro 10,74 km² (1 074 ha) Tušť
Loĝantaro 289 (2021)
Denseco 26,91 loĝ./km²
Baseno Baseno Třeboň
Unua skribmencio 1339
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 378 06
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tušť
Portalo pri Ĉeĥio

Tušť estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 10,74 km².

Historio

redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1339.

En la jaro 1920 Tušť estis enkadre de Okcidenta Vitorazio translokigita el Malsupra Aŭstrio en Bohemion kaj alligita al Ĉeĥoslovakio, en distrikton Třeboň.

En la jaro 1938 Okcidenta Vitorazio inkluzive de Tušť estis envicigita en teritoriojn rezigintaj pro Munkena interkonsento al Nazia Germanio, spite al malkonsento de ĉi tiea plimulte de ĉeĥa loĝantaro. Fine de majo 1945 ĉi tien poste eniregis revolucia gvardioj subgvide de Vladimír Hobza, kiuj en proklamata klopodo purigi tiun ĉi teritorion de la tn. perfiduloj, do ĉeĥoj, kiuj ĉi tie restis eĉ post la jaro 1938, krimis vicon de krimoj. Ilia kulmino estis amasa murdo de 14 loĝantoj de Tušť nokte je la 25-a de majo 1945. Ilia inicianto estis loka instruisto Václav Maxa, plenuminto la pli posta agento de StB František Říha. La viktimojn de la masakro rememorigas monumento en la vilaĝo, kiun lokigis ĉi tien Ferdinand Korbel, ido de unu el la ekzekutitoj. La korprestaĵoj de la viktimoj de masakro estis eltombigitaj en la jaro 1993 kaj sepultitaj en proksima aŭstra Gmünd, kie oni konstruis al ili monumenton; la okazintaĵo estis prilaborita en filmo Krajina ve stínu.

En la jaro 1976 Tušť estis alligita al Suchdol nad Lužnicí.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869595
1880651
1890692
1900731
1910735
1921665
JaroLoĝantoj
1930624
1950464
1961453
1970392
1980362
1991309
JaroLoĝantoj
2001315
2011294
2021289

Rilataj artikoloj

redakti

Pluaj fotoj

redakti