La Tumbesa ajmofilo (Aimophila stolzmanni) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tumbesa ajmofilo
Tumbesa ajmofilo
Tumbesa ajmofilo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Aimophila
Specio: A. stolzmanni
Aimophila stolzmanni
(Taczanowski, 1877)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Ekvadoro kaj en norda regiono de Tumbeso en Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj arbustaroj.

Ĝi estas tre simila al la parenca Strikrona ajmofilo kun du tre brunaj kronostrioj kiuj enfermas pli mallarĝan centrokronan strion; anstataŭ bruna traokula strio, estas nigra mallarĝa strio kiu ekas kiel brido kaj atingas la nukoflankojn; estas ankaŭ helgriza al blankeca superokula strio. La supra makzelo estas nigreca, dum la suba eburblankeca. La gorĝareo estas blankeca, kio nuancas al helgriza aŭ sablokolora en brusto kaj flavecaj al helbrunecaj nuancoj en ventro kaj flankoj. La kruroj estas rozkolorecaj.

En supraj partoj post helgriza duonkolumo estas tre bruna kaj tre strieca dorso, nome nigrecaj plumoj kun tre larĝaj brunaj bordoj. Pro tiaj striecaj dorsoj tiuj birdoj estas nomataj "paseroj" en Ameriko. La vosto estas mallonga kaj malhela.

Referencoj redakti