Strikrona ajmofilo

La Strikrona ajmofilo (Aimophila strigiceps) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strikrona ajmofilo
Strikrona ajmofilo
Strikrona ajmofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Aimophila
Specio: A. strigiceps
Aimophila strigiceps
(Gould, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio kaj Paragvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbarojarbustaroj.

Kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo, kunmetaĵo de du radikoj kiuj signifas respektive “strioj” kaj “kapo”, aludas al du tre brunaj kronostrioj kiuj enfermas pli mallarĝan centrokronan strion; la tuta krono estas senmarka en la antaŭ parto kaj kun tre malgrandaj nigraj strietoj en malantaŭa parto al nuko. La resto de la kapo estas helgriza, sed kun ankaŭ bruna traokula strio kaj helgriza superokula strio kiu estas pli hela ĉe la bekobazo. La supra makzelo estas nigreca, dum la suba eburblankeca. El ambaŭ bordoj de tiu suba makzelo eliras du mallarĝaj nigraj strietoj kvazaŭ “mustaĉaj” kiuj enfermas pli larĝan blankecan mustaĉan strion; ankaŭ la resto de la gorĝareo estas blankeca, kio nuancas al helgriza aŭ sablokolora en resto de subaj partoj, dum flankoj estas flavecaj al helbrunecaj nuancoj.

En supraj partoj post helgriza duonkolumo estas tre bruna kaj tre strieca dorso, nome nigrecaj plumoj kun helaj aŭ brunaj bordoj. La vosto estas mezlonga kaj nigreca. La kruroj estas grizecaj.

Referencoj redakti