Tunelo de Frejus

tunelo inter Francio kaj Italio

La Tunelo de Frejus (en franca: Tunnel du Fréjus; en itala: Traforo del Fréjus), estas ŝosea paga tunelo kiu estas ligilo de Francio kun Italio kaj inverse, sub la monto de Fréjus, inter Modane kaj Bardonecchia.

La tunelo en la alpa arko.

Ĝi estas 12 895 metrojn longa kaj servis ekde la 12an de julio 1980. Post la akcidento de la Tunelo de la Blanka Monto en 1999, la sekureco estis forte reviziita ekde komenco de 2000.

Paralele estas alia tunelo, tiu fervoja, pli antaŭa.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 45° 08′ 27″ N 6° 41′ 20″ O / 45.14083 °N, 6.68889 °O / 45.14083; 6.68889 (mapo)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Túnel de Fréjus en la hispana Vikipedio.