Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo

La Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo (france Quartet du dialogue national, arabe رباعية الحوار الوطني التونسي, rubā'iyyat al-ḥiwār al-watani at-tūnisī, latinliterigo laŭ sistemo DMG) estas grupo de kvar organizaĵoj kiuj estis centraj en la provoj konstrui plurisman demokration en Tunizio en la postsekvoj de la Tunizia Revolucio de 2011.[1]

Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo
Quartet du dialogue national
regiona organizaĵo
Komenco 2013 vd
Lando(j) Tunizio vd
vdr
Ŝtatprezidanto Moncef Marzouki (meze) kaj ĉefministro Hamadi Jebali (dua de maldekstre) partoprenis la Kongreson de nacia dialogo okazigita la 16-an de oktobro 2012

La grupo kreiĝis en la somero de 2013 - la fondon antaŭis pluraj preparaj eventoj, plej menciinde kongreso de nacia dialogo okazigita la 16-an de oktobro 2012. La 9-an de oktobro 2015, la kvaropo estis honorigita per la Nobel-premio pri paco de 2015.[2]

La Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo konsistas el la sekvaj organizaĵoj en la civila socio de la lando:

La premio atribuiĝis "pro ĝia decida kontribuo al la konstruado de plurisma demokratio en Tunizio en la postsekvo de la Jasmina Revolution de 2011".

Kaci Kullmann Five, estrino de la Norvega Nobel-Komitato, diris la 9-an de oktobro 2015: "La kvaropo establis alternativan pacan politikan procezon en tempo kiam la lando estis ĉe la rando de interna milito".[3] La Nobel-komitato esprimis ke ĝi atendas kaj esperas, ke la ekzemplo de Tunizio servos kiel modelo por aliaj landoj.

Referencoj redakti