Kaci Kullmann Five

Karin Cecilie "Kaci" Kullmann Five (prononco kasi kʉllmann fivɛ, naskiĝis la  13-an de aprilo 1951(nun 1951-04-13), do nun 72-jara) estas norvega komercistino kaj politikistino de la Konservativa Partio de Norvegio. Ekde la jaro 2000 ŝi estas vica membro, ekde 2003 regula membro kaj ekde marto 2015 la estrino de la kvinpersona Norvega Nobel-Komitato, kiu atribuas la ĉiujaran Nobel-premion pri paco.

Kaci Kullmann Five
Persona informo
Kaci Kullmann Five
Naskonomo Karin Cecilie Kullmann
Naskiĝo 13-an de aprilo 1951 (1951-04-13)
en Oslo,  Norvegio
Morto 19-an de februaro 2017 (2017-02-19) (65-jaraĝa)
en Oslo,  Norvegio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mama kancero vd
Lingvoj norvega vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Alma mater Universitato de Oslo vd
Partio Konservativa Partio vd
Familio
Patrino Anne-Lise Kullmann vd
Edz(in)o Carsten O. Five vd
Profesio
Okupo politikisto • politikologo vd
Aktiva en Oslo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kaci Kullmann Five en 2009

Ŝi funkciis kiel norvegia Ministro de Komerco kaj Transporto de 1989 ĝis 1990 kaj kiel parlamentano de 1981 ĝis 1997, kaj estis gvidanto de la Konservativa Partio de 1991 ĝis 1994. Kiel regula membro de la Norvega Nobel-Komitato, ekde 2003 ŝi estas ankaŭ estrarano de la Nobel-Fondaĵo.