Turnera subulata

Turnero,Turnera subulata, Sm. populare konata en Brazilo kiel Boa noite, Chanana, Onze horasFlor-do-Guarujá estas planto indiĝena en Brazilo[1] kaj troviĝas en Centra kaj Sudameriko, de Panamo ĝis suda Brazilo. Ĝi estas konata en multaj aliaj lokoj kiel enkondukita specio, kiel Malajzio, Indonezio, pluraj aliaj pacifikaj insuloj, Karibio kaj Florido en Usono. Ĝi kutime kreskas kiel ĝardena floro[2], kaj ankaŭ en aplikoj en tradicia medicino.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turnera subulata
Turnera subulata (floro).
Turnera subulata (floro).
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj
Familio: Turneracoj
Genro: Turnera
Specio: T. subulata
Turnera subulata
Sm.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sinonimio redakti

  • Turnera ulmifolia,var. elegans,Urb.[4]

Kresko redakti

Ĉi tiu planto estas plurjara herbo kreskanta el dika radiko kaj ligna tigo. Ĝi atingas maksimuman altecon ĉirkaŭ 80 cm (31 coloj). La folioj estas proksimume ovalformaj kun dentitaj randoj. La malsupraj flankoj estas glandaj kaj kovritaj per blankaj haroj. La supraj surfacoj ankaŭ povas esti iom harplenaj. La folioj longas ĝis 9 cm (3,5 coloj). Floroj aperas en la foliaj aksoj, portataj en kalikoj de harplenaj, glandaj sepaloj. La petaloj estas rondoformaj al ovalaj, la plej longaj superas 3 cm (1,2 colo).[5] Ili estas blankaj aŭ flavecaj kun pli malhelaj bazoj.[6] La malhelaj makuloj ĉe la bazoj estas nektaraj gvidiloj.[7] La centro de la floro estas malglata, ŝajnigante katan langon.[6] La frukto estas harplena kapsulo enhavantan semojn kun blankaj ariloj.[5] La semoj estas dissemitaj de formikoj, kiuj probable altiras sin pro siaj alta lipida enhavo.[8] La planto estas polenigita de diversaj insektoj, inkluzive de la abelo Protomeliturga turnerae, kiu estas oligolektika, specialiĝanta pri ĉi tiu planta specio kaj tute dependanta de ĝi por reproduktiĝo. La maskla abelo konstruas sian teritorion ĉirkaŭ la planto, ekzemple. Tiel, ĉi tiu aparta abelo estas ofta poleniganto de la floroj. Aliaj insektoj observataj ĉe la planto inkluzivas multajn aliajn abelajn speciojn, kiel Trigona spinipes, Frieseomelitta doederleinii, kaj Plebeia flavocinta, papiliojn kiel Nisoniades macarius kaj Urbanus dorantes, kaj la skarabon Pristimerus calcaratus.[7]

Aspekto redakti

Kiel plej multaj aliaj Turnera,[7] ĉi tiu specio estas heterostilusa, kun du morfoj. La "pinglo-" morfo havas longajn stilusojn en siaj floroj, dum la "fragmentita" morfo havas mallongajn stilusojn. Ambaŭ morfoj produktas la saman kvanton de poleno. Unu studaĵo raportis, ke dum polenado, pinglaj floroj ricevas pli da poleno de fragmentitaj floroj ol de aliaj pinglaj floroj.[9] La genoj, kiuj kaŭzas ĉi tiun duformismon laŭ stilusaj grandeco, estas la temo de daûra esplorado. Ĝis nun oni konstatis, ke mallongaj stilusoj enhavas proteinojn, poligalakturonasojn, kiuj forestas en longaj stilusoj.[10]

Habitato kaj Uzoj redakti

Tiu planto estas ege trudiĝema kaj rezistema ĝi vegetas sub la suno en malgrasaj grundoj, krome ĝi kreskas spontane ĉe urbaj trotuaroj de avenuoj kaj placoj kaj ankaŭ en kampaj vojrandoj. Ĝi povas esti kultivita kiel ornamaj , medicinaj kaj manĝaj celoj. Ĝiaj folioj uzeblas en preparo de teo, verda suko, kaj kondimento. Per ĝiaj floroj oni faras ĵeleon kaj salaton. En medicino ĝi utilas kontraŭ inflamaĵo kaj kiel afrodiziigaĵo. La floroj estas bongustaj; konsumeblaj laŭnature, ili estas mildaj kaj dolĉaj.[4].

Referencoj redakti

  1. Flora do Brasil 2020 (Turnera subulata)
  2. "Turnera subulata". Germplasm Resources Information Network (GRIN). Agricultural Research Service (ARS), United States Department of Agriculture (USDA). Retrieved 21 January 2018.
  3. Barbosa, D. D., et al. (2007). Comparative and pharmacobotanical study of the leaves of Turnera chamaedrifolia Cambess. and Turnera subulata Sm. (Turneraceae). Revista Brasileira de Farmacognosia 17(3) 396-413.
  4. 4,0 4,1 Lorenzzi,Harry,Souza, H.M Plantas ornamentais no Brasil (arbustivas,herbáceas,trepadeiras) Instituto Plantararum de estudos da flora, 3a edição Nova Odessa,SP 2001.p. 1021
  5. 5,0 5,1 Turnera subulata. Arkivigite je 2021-11-29 per la retarkivo Wayback Machine US Forest Service. Pacific Island Ecosystems at Risk (PIER)
  6. 6,0 6,1 Yim, E. What’s up, buttercup? New Straits Times (Malaysia). April 28, 2012.
  7. 7,0 7,1 7,2 (2006) “Pollination in Turnera subulata (Turneraceae): Unilateral reproductive dependence of the narrowly oligolectic bee Protomeliturga turnerae (Hymenoptera, Andrenidae)”, Flora - Morphology, Distribution, Functional Ecology of Plants 201 (3), p. 178–188. doi:10.1016/j.flora.2005.07.002. 
  8. Simberloff, D. and M. Rejmanek, Eds. Encyclopedia of Biological Invasions. University of California Press. 2010. pg 589.
  9. (1984) “Pollen Flow in Dimorphic Turnera subulata (Turneraceae)”, The New Phytologist 98 (1), p. 205–209. doi:10.1111/j.1469-8137.1984.tb06109.x. 
  10. (2003) “Characterization and localization of short-specific polygalacturonase in distylous Turnera subulata (Turneraceae)”, American Journal of Botany 90 (5), p. 675–682. doi:10.3732/ajb.90.5.675. 

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Turnera subulata en la portugala Vikipedio. - (enkonduka ĉapitro)
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Turnera subulata en la angla Vikipedio. - (ĉapitroj "Kresko" (el "Growth") kaj "Aspekto" (el "Appearance")))