Kombinaĵo de 4 triangulaj prismoj
(Alidirektita el UC30)
En geometrio, kombinaĵo de kvar triangulaj prismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, nememspegulsimetria simetria ordigo de 4 triangulaj prismoj, laŭliniigitaj laŭ la aksoj de triobla turna simetrio de la regula okedro.
Kombinaĵo de kvar triangulaj prismoj | |
Plia nomo | UC30 |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 24 |
Lateroj | 36 |
Edroj | 8 trianguloj, 12 kvadratoj |
Komponantoj | 4 triangulaj prismoj |
Geometria simetria grupo | Nememspegulsimetria okedra O |
Geometria simetria grupo de komponanto | 3-obla duedra D3 |
Karteziaj koordinatoj
redaktiKarteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj paraj permutoj de
- (±1, ±(1+√2), ±(1−√2))
kun para kvanto de minusoj en la '±' elektoj, kaj ankaŭ ĉiuj neparaj permutoj kun nepara kvanto de minusoj en la '±' elektoj.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.