Kombinaĵo de 3 kuboj

(Alidirektita el UC8)

En geometrio, kombinaĵo de tri kuboj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 3 kuboj, konsiderataj kiel kvadrataj prismoj. Ĝi povas esti konstruita per kunmeto de tri identaj kuboj, kaj tiam turno de ĉiu per 45 gradoj ĉirkaŭ malsama akso, kiu trapasas la centrojn de du kontraŭaj edroj.

Kombinaĵo de tri kuboj
Plia nomo UC8
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 24
Lateroj 36
Edroj 6+12 kvadratoj
Komponantoj 3 kuboj
Konveksa koverto Neuniforma senpintigita okedro
Geometria simetria grupo Okedra Oh
Geometria simetria grupo de komponanto 4-obla prisma D4h
vdr

Ĉi tiu kombinaĵo fame aperas en la bildo Akvofalo de M. C. Escher.

Karteziaj koordinatoj redakti

Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj permutoj de

(±√2, 0, ±1)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.