Uhrovské Podhradie
Uhrovské Podhradie, hungare Zayváralja estas tre malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Uhrovské Podhradie | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Bánovce nad Bebravou | ||
Poŝtkodo | 956 42 | ||
Aŭtokodo | BN | ||
Telefonkodo | ++421-38-.... | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 46 (en 2 004) | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°45′45″N 18°22′45″O / 48.7625°N, 18.37917°O (mapo) Koordinatoj: 48°45′45″N 18°22′45″O / 48.7625°N, 18.37917°O (mapo) | ||
Alto | 327 m s.m. | ||
Areo | 13 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Uhrovské Podhradie [+] | |||
Situo
redaktiUhrovské Podhradie situas inter montoj 469 kaj 1010 m-ojn altaj, fine de sakovojo. Bánovce nad Bebravou troviĝas je 13 km-oj.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis pri la fortikaĵo en 1295 en latina formo "Castrum Vgrog". Inter 1295-1321 ĝi apartenis al Mateo Csák, poste al la reĝo, ekde 1560 al familio Zay. La fortikaĵo ne travivis sieĝon, tamen ĝi ruiniĝis, ĉar forlasiĝis.
Vilaĝo
redaktiLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1481 en slava formo "Podhradye". Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Zay-Podhrágy, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zayváralja 185 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bán, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Uhrovské Podhradie 55 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- ruina fortikaĵo el la 13-a jarcento (plurfoje trakonstruita), interne romanika kapelo
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio