Ukrainio en la Somera Olimpiko 1996

sporta delegacio

La ukraina teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta havis 231 sportistojn. Ili partoprenis en 21 fakoj. Flagtenanto de la ukraina teamo estis Serhij Bubka. La sportistoj atingis 9 orajn, 2 arĝentajn kaj 12 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 9-an rangon.

Vladimir Kliĉko akiris oran medalon en boksado, kun sia same boksista frato Vitalij, ekde 2014 urbestro de Kievo, li estas inter la nuntempe plej konataj ukrainoj
Ukrainio en la Somera Olimpiko 1996
Somera Olimpiko 1996 en Atlanta
Flagtenanto:  Serhij Bubka
Sportistoj 231 en 21 fakoj
Medaloj
rango: 9
Oro
9
Arĝento
2
Bronzo
12
Sume
23
vdr

Temis pri la unua somera apero de sendependa ukraina teamo en olimpiko, post la Vintra Olimpiko 1994, kie okazis la unua vintra apero. Tamen, ekde la Somera Olimpiko 1952 ukrainaj atletoj jam rajtis partopreni olimpikojn kadre de la soveunua teamo kaj tie konsistigis kutime proksimume kvaronon de ĉiuj teamanoj. En 1992 ili partoprenis kun atletoj de kvin aliaj ŝtatoj en unuiĝinta teamo.

Kunordigis la teamon la Ukraina Olimpika Komitato, fondita fine de 1990 kaj internacie rekonita en 1993.

Eksteraj ligiloj redakti