Ulrich HÄFELIN [ulrih hefelin] (naskiĝis la 26-an de marto 1924, mortis la 2-an de majo 2016) estis svisa profesoro pri ŝtata kaj administracia juro kaj pri konstitucia historio en Universitato de Zuriko, Svisujo.

Ulrich Häfelin
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1924 (1924-02-29)
en Vinterturo
Morto 30-an de aprilo 2016 (2016-04-30) (92-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • juristo vd
Laborkampo jurisprudencoadministracia jurokonstitucia juro vd
Doktoreca konsilisto Zaccaria Giacometti vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li habilitiĝis en jaro 1961 en Universitato de Zuriko, Svisujo, kaj estis ekde 1963 asistanta profesoro. La voko pri eksterordinara profesoro estis en jaro 1969 kaj ekde 1972 li estis ordinara profesoro. Li emeritis en jaro 1990.

La profesoro Zaccaria Giacometti stimulis la studenton Ulrich Häfelin esplori la ŝtatpersonecan teorion. Lia esplora laboro estis vasta enketo pri la historio de dogmoj. Oni aprezis lian enketon. Sian internacian perspektivon kaj intereson li fortigis per laboro en Mainz, Germanujo, en funkcio de esplora stipendiato. Li estis konsilisto de la registaro de reĝlando Libio kaj de la pli alta juĝejo de Libio. La svisa registaro kunlaboris kun Trinidado kaj helpis fondi la instituton pri internaciaj rilatoj en Trinidado. Li estis «fonda direktoro» - la unua direktoro - de la instituto. La instituto helpas pri la instruo de diplomatoj.

La publika juro inkluzivas la konstitucian juron, la administracian juron, la fiskan juron, la krimjuron (kiun iuj rigardas ankaŭ kiel parton de la privata juro). Profesoro Häfelin skribis verkojn pri la konstitucia juro kaj pri la administracia juro. La verkoj en diversaj eldonoj pri la instruado de studentoj oni skribis kune: Profesoro Walter Haller kaj Georg Müller estas ambaŭ aŭtoroj de la verkoj, kaj ekde la 8-a eldono de 2008 ankaŭ Helen Keller.

Konsilisto pri la malfermo de jurfakultato de Universitato Olomouc redakti

Oni fermis la jurfakultaton de Universitato Olomouc (germane Olmütz) en 1855 kaj oni malfermis en 1990 la novan fakultaton kun helpo de Profesoro Ulrich Häfelin; (la fonto de la informo estas la nekrologo de Profesoro Haller kaj la germana vikipedio). Laŭ la nekrologo de Profesoro Haller de 11.5.2016 Profesoro Häfelin havis ekde la emeritigo intensivajn kontaktojn kun la ĉeĥa Universitato Olomouc, li konsiliis la novan jurfakultaton pri la organizado de studoj kaj pri la malfermo de la nova jurbiblioteko.

Konsilisto kaj prelegoj redakti

Li estis grava eksperto pri la konstitucia juro en Svisujo kaj ankaŭ pri la internacia juro kaj la diversaj formoj de konstitucia juro en aliaj landoj. Li estis ankaŭ eksperto pri la svisa interŝtata juro en formo de konkordatoj. La svisaj kantonoj havas ofte specialan konkordatan kontraktojn pri la kunlaboro por du aŭ pluraj kantonoj pri ŝtataj taskoj. Ofte li konsiliis la kantonojn Uri kaj Zuriĥo pri la organizado kaj pri nova formo de ŝtataj organizoj. Li laboris ankaŭ pri la reorganzado de la universitato Zuriĥo.

Li prelegis por la novaj studentoj pri la svisa konstitucia juro, pri ĝenerala administracia juro kaj pri eksterlanda kaj pri kompara konstitucia juro. Li prelegis ankaŭ pri la konstitucia juro de historaj svisaj entoj, frua nomo de la hodiaŭaj kantonoj. Ofte oni havis tre noblan malgrandan konsilistaron kaj noblan grandan konsilistaron en la svisaj entoj, sed sen reĝoj, sed kun ofte tre fortaj kaj tre noblaj estroj de la malgranda konsilistaro. La Historia Muzeo de Berno, Svisujo, montras la tre noblan organizadon de la bernaj konsilistaroj. Nur noblaj viroj de famaj familioj sidis en la dua konsilistaroj. Nur riĉaj famaj dungoficiroj en Berno estis estroj de la malgranda konsilistaro. La riĉeco de la grandaj noblaj bernaj familioj venis de la bataloj kaj el pagitaj milita servado en Francujo kaj Nederlando.

La profesoro Häfelin prelegis ankaŭ pri la disigo de povoj, aŭ separo de povoj en la ŝtato; li prelegis pri publika juro por la studentoj de ekonomiko kaj diskutis kun la studentoj. Li grave kunlaboris pri la regularoj de studado kaj pri la ekzamenoj. Li kunlaboris ankaŭ por la svisa nacia fonduso por la subteno de la scienca esplorado.

Eksteraj ligiloj redakti