Ultrasono

(Alidirektita el Ultravoĉo)

Tiu ĉi artikolo priskribas ultrasonon en fizika senco. Por la ĉiutaga parolo ultrasona ekzameno signifas ofte ekzamenojn de gravedeco legu sonografio.


Difino redakti

Ultrasono signifas sonon super la homa aŭdkapablo, kun frekvencoj inter 20 kHz kaj 1000 MHz. Tonoj kun pli alta frekvenco nomiĝas kiel hipersono. Por la homo aŭdeblaj, percepteblaj sonoj estas la infrasonoj. La ultrasonaj ondoj estas elastaj, harmonikaj, tridimensiaj, daŭraj longitudaj ondoj. Ili povas disvastiĝi en gasoj, likvaĵoj kaj solidaĵoj.

Ultrasono estas por homoj ne aŭdebla, ĉar la homa orelo ne perceptas la frekvencojn super 20 kHz. Nur kelkaj bestoj kiel hundoj, delfenoj kaj kelkaj insektospecioj kapablas aŭdi la ultrasonon. La plej bonan aŭdorganon posedas vespertoj, kiuj la ultrasonon ne nur aŭdas, sed ankaŭ produktas ĝin kaj per la eĥo povas sin orientiĝi.

Produkto redakti

Por la produktado de ultrasono konvenas oscila kvarco, kiu ekscitas per returno de la piezo-efekto al oscilado. Oni almetas je kvarco alternan tension kun la dezirita oscila frekvenco.

Apliko redakti

Ultrasono trovas aplikon en tekniko kaj medicino:

  • eĥosondilo, sonaro: profundo-mezurado kaj margrunda esploro el akvaj veturiloj
  • Ultrasona veldo
  • Ultrasona mikroskopo
  • Informo-transigo en la 1970-aj jaroj
    • Komunikado kun submarŝipo kaj subakvaj aparatoj
  • Kontrolado de labormaterialo per ultrasona kontrolilo. Esploro pri enfermaĵoj, krevetoj, fendetoj ks.
  • Sonografio por esploro de homo kaj besto
    • M-maniero ("motion mode"), ekz. por prezento de feta kor-ritmaj perturboj
    • B-maniero ("brightness mode") por ricevi dudimensian kverbildojn
    • Doplero: mezurado de sangoflua rapido per efiko de Doppler.
    • Kolordoplero: kolore kodita surfaca prezento de sangoflua rapido en la angioj,
  • Industria purigo per Ultrasona purigilo
  • Ultrasona tranĉo (de biologia histo)
  • Ultrasona motoroj en aŭtofokusa objektivo
  • Polvigo, nebuligo, emulsiigado kaj miksado de likvaĵoj (ekz. ĉe aerhumidigilo, nebuligilo)
  • Aparato por fortimigo de musteloj kaj aliaj bestoj, kiuj timas la ultrasonon.
  • hundofajfilo
  • Apliko ĉe vesperto- kaj delfenesploro

La homoj pensas ofte, la dispecigo de la renoŝtonoj estas dankebla al la ultarsono, sed fakte tio okazas per akustika puŝondoj, kiujn oni nomas malĝuste ultrasonaj puŝondoj.