Una estrella y dos cafés
argentina drama filmo de 2006
Una estrella y dos cafés (Unu stelo kaj du kafotasoj) estas argentina drama filmo premierita en 2006 kaj reĝisorita de Alberto Lecchi. Ĝi rakontas la historion de arkitekto kiu amikiĝas kun 13-jarulino, kiu rigardas lin alimaniere. Stelulis Gastón Pauls, Marina Vilte kaj Ariadna Gil. La filmon oni premieris tutmonde la 18an de marto 2006 en la Festivalo de Latinamerika Kino de Tuluzo, kaj komerca premiero en argentinaj kinejoj okazis la 15an de junio 2006.
Una estrella y dos cafés | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Una estrella y dos cafés |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2006 |
Ĝenro | drama filmo, amafera filmo |
Reĝisoro(j) | Alberto Lecchi |
Scenaro | Alberto Lecchi |
Rolantoj | Gastón Pauls • Ariadna Gil |
IMDb | |
Intrigo
redaktiCarlos estas arkitekto kiu venas al vilaĝo de norda Argentino por konstrui kabanaran komplekson. Dum sia restado tie, li konas Estela, soleca 13-jarulino, kun kiu li amikiĝas, sed ŝi sentas anstataŭe platonan amon al li. Ĉio ŝanĝiĝas kiam alvenas tie Ana, la edzino de Carlos.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Ariadna Gil kiel Ana
- Gastón Pauls kiel Carlos
- Marina Vilte kiel Estela
- Silvia Gallegos kiel pensionestrino
- Rubén Fleita kiel Tomás
- Gabriela Bertolone kiel patrino de Estela
- Rosa Raina kiel avino de Estela
- Gerardo Albarracín kiel funkciulo
- Faustino Flores kiel Pedro
Eksteraj ligiloj
redakti
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Una estrella y dos cafés en la hispana Vikipedio.