Unikoda enigo
Unikoda enigo estas maniero enkomputiligi signojn mankantaj en la klavaro per iliaj unikodaj signonumeroj.
Enigo per signotabelo redakti
Diversaj operaciumoj disponigas tian rimedon por trovi signon per ĝia unikoda signonumero, aŭ per la unikoda nomo, aŭ per unikoda kodpaĝo. En Vindozo por tio disponeblas la programo Charmap; en Linuksoj, gucharmap kaj kcharselect.
Ekz‑e en gucharmap oni povas, per la menuero «Search» (Serĉo), trovi (kaj kopii) la literon Ĝ per ĝia deksesuma signonumero U+011C, aŭ per (parto de) ĝia unikoda nomo (evidente, anglalingva) “g with circumflex” (la plena nomo estas “latin capital letter g with circumflex”).
Enigo per deksesuma signonumero redakti
En Linukso redakti
Linukse sub la Fenestra Sistemo X oni povas jene klavi unikodajn signojn[1]:
Premante Ctrl+Shift (t.e. Stir+Maj) tajpu u kaj deksesumajn ciferojn de la signonumero; relasu la klavojn Ctrl+Shift.
En Emakso redakti
Ctrl+xReturn vokas la funkcion insert-char
, kiu akceptas deksesuman signonumeron aŭ unikodan nomon de la bezona signo.
En LibreOffice redakti
En LibreOffice la ordo estas inversa: unue oni tajpas deksesuman signonumeron, kaj posta Alt+x kuntiras ĝin en la respondan signon. Ekz‑e ...11c
sekvata de Alt+x rezultigas ...Ĝ
.
HTML redakti
En HTML kaj XML oni povas indiki signon per kaj-signo, krado (signo), signonumero, kaj punktokomo. La signonumero povas deksesuma (tiam ĝi komenciĝas per ikso), aŭ dekuma. Ekz‑e Ĝ estas prezentebla per
Ĝ
(dekume)Ĝ
(deksesume)