En kodo difinita super finia aro da signoj (fake nomata alfabeto, signaro, reperuaro da signoj) signonumero[noto 1]kodvorto[noto 2]kodero [noto 3] estas entjero kodanta signon el tiu aro, uzata kiel ties reprezentaĵo en komputado aŭ datumtransmeto (oni povas rigardi tiun entjeron kiel numeron de la pozicio de la koncerna signo en norma tabelo prezentanta la signaron).

Ekz‑e la kodo Askio difinas signonumerojn el la intervalo por 128 signoj (inter ili 95 signoj videblaj kaj 33 stirsignoj); la kodo ISO 8859-3, alinome la Latina-3a, uzas la signonumerojn el la intervalo kun kelkaj truoj: la numeroj , kaj la 7 numeroj 159, 174, 190, 195, 208, 227, 240 «rezervitaj por posta normigo».

La plej malvastan intervalon entenantan ĉiujn signonumerojn de koncerna kodo oni nomas numerspaco de tiu kodo. La numerspaco de Askio estas ; tiu de la Latina-3a, . Tiuj numerspacoj estas sufiĉe malgrandaj por ke ĉiu numero estu lokebla en 1 bajto. Tial la kodoprezento de tiaj signonumeroj estis kiel eble plej simpla: per la komputila prezento de la koncernaj entjeroj.[noto 4]

La numerspaco de la moderna Unikodo konsistas el 17 dubajtaj «ebenoj», tial la tuta ĝia amplekso estas de 0 ĝis . Estus granda malŝparo rekte prezenti tiujn signonumerojn samkiel la ordinarajn entjerojn; anstataŭe oni uzas diversajn pli ŝparemajn varilongajn kodoprezentojn (ofte UTF-8).

Notoj redakti

  1. ReVo
  2. PIV1970. La implica ideo estas, ke temas pri vorto en la kodanta alfabeto (ekz‑e pri bitĉeno esprimanta signonumeron). Tio tamen estas iom misgvida, ĉar oni povus miskompreni ke temas pri vorto en la kodata alfabeto.
  3. PIV2. La problemo pri tiu terminformo estas inversa ol tiu pri «kovdorto»: dum «kodvorto» akcentas kunmetitecon de signonumero, «kodero» (laŭ la normala signifo de ‑er) pensigas pri la plej simpla, nekumetita elemento; ekz‑e pri la punktoj kaj strekoj de la morsa kodo, aŭ pri la bitoj de la duuma prezento de nombra signonumero.
  4. Fakte, en la frua Askio-periodo oni iam uzadis la kroman okan biton de la bajto (ja por la Askiaj signonumeroj sufiĉas 7 bitoj) estkiel parecbiton; tial la kodoprezento ne estis tute rekta.