Kunigo-klavo, angle compose key, estas speciala klavo per kiu la uzanto povas ordoni al la komputilo enigi kelkajn sekvontajn klavopuŝojn kiel unu kombinitan signon mankantan sur la klavaro. Ĉi-poste ni simboligos la kunigo-klavon per la mallongigo kk. Ekzemploj:

  • kk sekvata de  a sekvata de e. Rezultas la ligaĵo æ.
  • kk sekvata de  : sekvata de ). Rezultas ridetmieno ☺.
  • kk sekvata de o sekvata de c. Rezultas © (kopirajto-simbolo, U+00A9).
kunigo-klavo en la klavaro de Sun
kunigo-klavo en la klavaro DEC LK201
Surklava desegnaĵo por la kunigo-klavo rekomendata de ISO 7000 - Ref-No 2021

Uzo por Esperanto redakti

Principe oni povas uzi kunigo-klavon por enigi literojn de Esperanto:

kk ^ c rezultigas ĉ; kk ^ C rezultigas Ĉ; kk u u rezultigas ŭ; kk u U rezultigas Ŭ

ktp. Evidente, oni unue enigas la supersignon (aŭ alian diakritilon), kaj poste la bazan literon[noto 1]

Tamen tiu maniero estas maloportuna por tajpado en Esperanto (3 klavpuŝoj, kaj la ĉapelo sur la supra registro). Pli oportunas uzi Klavarofasonon por Esperanto, kaj uzi la kunigo-klavon por malpli oftaj signoj.

 
GUI-a elekto de la klavo WIN estkiel kunigo-klavo en Xfce

Kie troviĝas tiu klavo? redakti

Sur kelkaj klavaroj la kunigo-klavo disponeblas elskatole, ekz‑e ĉe Sun Microsystems, kiel bone videblas sur la bildoj.

Sur kelkaj klavaroj ĝi estas markita per la simbolo ⎄ (U+2384), ekzemple ĉe komputiloj kun Windows Vista, pozicio dekstre sube, inter la klavoj AltGr kaj la dekstra Ctrl.

En Linukso la uzanto povas elekti klavon kiu funkciu kiel kunigo-klavo; la klavon AltGr oni kutime rezervas por ĉapeligo de Esperantaj literoj, do oftaj elektoj estas la dekstra WIN, aŭ la dekstra Ctrl, aŭ la Menuo (inter la dekstra WIN kaj la dekstra Ctrl). Ekz‑e por fari la Menuon kunigo-klavo oni povas ordoni en la startiga skripto:

   setxkbmap -option compose:menu

(diversaj Linuksaj distribuaĵoj, kia ekz-e Xfce, povas disponigi ankaŭ GUIan rimedon por fari tion.)

Kelkaj kunigaj klavaĵoj redakti

Ĉi-suba tabelo montras iujn utilajn signojn tajpeblajn per la kunigo-klavo. En la moderna Unikoda medio disponeblas multe pli multe da ili. En Linukso la disponeblaj klavaĵoj troveblas en la dosiero Compose, ĉe /usr/share/X11/locale/en_US.UTF-8/Compose (aŭ apude, depende je via lokaĵaro).

tajpu por
kk ' a á
kk " a ä
kk ` a à
kk ~ a ã
kk ^ a â
kk u a ă
kk o a å
kk - a ā
kk , a ą
kk b a ă
kk . a ȧ
kk a e æ
kk o e œ
kk d h ð
kk - d đ
kk s s ß
kk t h þ
kk / o ø
kk , c ç
kk ~ n ñ
kk < s š
Kaj simle por la majuskloj.
tajpu por
kk o o °
kk o c ©
kk o r ®
kk s o §
kk t m
kk x x ×
kk . .
kk . - ·
kk . =
kk < < «
kk > > »
kk ? ? ¿
kk ' <
kk ' >
kk " <
kk " >
kk ! ! ¡
kk---
kk--.
kk - : ÷
kk + - ±
tajpu por
kk - L £
kk ^ 0
kk ^ 1 ¹
kk ^ 2 ²
kk ^ 3 ³
kk^_a ª
kk^_o º
kk _ 0
kk _ 1
kk _ 2
kk _ 3
kk = y ¥
kk = c
kk 1 2 ½
kk 1 4 ¼
kk 3 4 ¾

Uzo redakti

La kunigo-klavo estu puŝita antaŭ puŝi la klavon de la modifenda litero.

Notoj redakti

  1. Iam pli frue[kiam?] oni tajpis la bazan lieron unue, kaj la diaktitilon poste; ekz‑e c^; sed nun tio estas ŝanĝita favore al la tradicia tajpila maniero kun senpaŝaj diakritiloj.