Tildo

(Alidirektita el Ã)

Tildo estas signo en la formo de ondolinio (~). Ĝi estas uzata kaj aparte kaj kiel diakrita signo, kaj aldonata super litero. En naturscienco ĝi ankaŭ estas uzata kiel memstara simbolo.

Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

~   ̃
à ã
Ĩ ĩ
Õ õ
Ũ ũ
Ñ ñ

En unikodo la tildo havas du kodojn. La signo ~ kun kodo 126 (deksesume 0x7e) estas por aparta uzo (ĉi-tiu signo apartenas ankaŭ al askio). La diakrita signo (   ̃ ) estas kun kodo 771 (deksesume 0x303), laŭdifine ĝi kombiniĝas kun la antaŭa litero.

Uzado kiel diakrita signo redakti

Literoj kun tildo kiel diakrita signo: Ã ã Ẽ ẽ Ĩ ĩ Õ õ Ũ ũ Ñ ñ Ṽ ṽ .

La nomo tildo devenas de 'titilus' en la latina lingvo. Ĝi originale estis malgranda n post litero: nn > n~ > ñ; an > a~ > ã, ktp.

En la portugala lingvo la tildo estas uzata por la vokaloj /ã/ kaj /õ/, tio estas, ĝi taŭgas por nazaligi la sonon de la vokaloj A kaj O. En la hispana lingvo oni ĝin uzas por esprimi la sonon nj (per ñ).

Ankaŭ en la bretona, eŭska, estona kaj la vjetnama oni uzas la tildon.

Portugallingve redakti

La tildo krom fonologian, havas morfologian funkcion. La ~ estas ĉiam morfologie ekivalenta al "n", sekve, en derivo, oni devas ŝanĝi tildon al "n": Pão (pano)> PaNificadora (panfarejo); cão (hundo)> caNil (hundejo); mão (mano)> maNual (mana); são (sana)> saNar (sanigi); lã (lano)> laNoso (lanoza).

Uzado kiel aparta signo redakti

En logiko, en bulea algebro tildo estas uzata por operacio de logika neo. Do por iu p, ~p estas ne p.

En kelkaj programlingvoj (C, C++, Java , Python), ~p estas laŭbita logika neo de p.

En matematiko la tildo estas uzata por priskribo de proksimuma egalo: a ~ b.

En elektrotekniko tildo estas uzata por priskribi, ke tensiokurento estas alterna, ekzemple ~230 V.

En ŝeloj de unikso-similaj sistemoj tildo estadas uzata por priskribi hejmajn dosierujojn (kutime, sed ne nepre de speco /home/nomo). Do, ~janedoe estas ekzemple /home/janedoe. (Vidu ankaŭ en norma hierarkio de dosierujoj en Unikso.)

En interreto tildo estadas uzata en nomoj de personaj retejoj, situantaj en servilo. Ekzemple http://www.abcdef.com/~johndoe/ estas retejo de uzanto johndoe/.