Union Berlin

1. FC Union Berlin (mallonge Union Berlin) estas germana sporta kaj aparte futbala klubo. Ĝi havas sian sidejon en la urbodistrikto Treptow-Köpenick de Berlino, kiu inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en orienta Berlino, la ĉefurbo de GDR. Siajn matĉojn la klubo okazigas en la stadiono An der Alten Försterei ("ĉe la malnova forstejo").

Union Berlin
futbala klubo
Kluba nomo  1. FC Union Berlin
Fondita  1906 (refondita en 1966)
Stadiono  Stadion An der Alten Försterei, Berlino
Kapacito  22 012
Prezidanto  Dirk Zingler
Trejnisto  Urs Fischer (stato de aŭgusto 2018)
Ligo  dua germana ligo de futbalo (2. Bundesliga)
2021/22  5-a pozicio
Ekstere
vdr

La subtenantoj de la unua vira futbalteamo en 1989 fondis propran subtenan klubon, kiu celis kontraŭagi rasismon inter la berlinaj futbalemuloj kaj aktive futbaligi kaj sportigi junulojn de la urbo, kaj planis ampleksigi la agadon al pli vasta teritorio de orienta aŭ eble eĉ tuta Germanio. Tiu subtena klubo, kiu ekzistis en la fazo de kaj post la malapero de la socialisma ŝtato GDR, ĝis 1993 iom kaj iom malaktiviĝis kaj fine malaperis. Ĝis tiu jaro ĝi proksime kunlaboris kun Germana Esperanto-Junularo kaj aparte ties berlinaj reprezentantoj, de 1991 ĝis 1993 ankaŭ formale kunlaboris en la tegmenta asocio ANDJ.[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti