Unity (subŝtato)

ŝtato de Sud-Sudano

La subŝtato de la Unio (angle Unity; arabe الوحدة) estis unu el la dek subŝtatoj de Suda Sudano. La areo de la subŝtato estis proksimume 35 956 kvadrataj kilometroj, la grandeco de la populacio estis proksimume 585 801 homoj (aktuale en 2008 ) kaj ĝia ĉefurbo estis Bentio. La subŝtato estis unu el tri subŝtatoj en la Greater Upper Nile regiono kaj estis loĝita fare de du ĉefaj etnoj: la Nueroj kaj la Dinkoj.

Unity
Subŝtato
Flago
ŝtato de Sud-Sudano [+]

LandoSuda Sudano

ĈefurboBentiu
- koordinatoj9° N, 30° O (mapo)929.7Koordinatoj: 9° N, 30° O (mapo)
Areo35 956 km² (3 595 600 ha) [+]

Loĝantaro585 801 [+] (2008)
Denseco16,29 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2SS-UY

Unity (subŝtato) (Tero)
Unity (subŝtato) (Tero)

Unity (subŝtato) (Sud-Sudano)
Unity (subŝtato) (Sud-Sudano)
DEC

Map
Unity
vdr

Ekonomio redakti

La ĉefa ekonomia aktiveco en la subŝtato estas agrikulturo. Homoj vivantaj en la subŝtato estas plejparte nomadaj kaj okupiĝis pri agrikulturo kaj brutbredado. Kultuvado de legomojn kaj fruktojn ne estas ofta en la subŝtato.

 
La itinero de la ĉefa naftodukto de Sudano.

La unuaj naftokampoj malkovritaj en Sudano estis en la sepdekaj de la 20a jarcento. Internaciaj naftokompanioj, kiuj okupiĝis pri la serĉado de pliaj naftejoj, ankaŭ okupiĝis pri translokigo de la loĝantaro. La plej grandaj naftejoj en la areo estas BLOKO 5A kaj "Unity Field" kiu estas taksita je proksimume 24 milionoj kubaj metroj (proksimume 150 milionoj da bareloj) kaj plejparte apartenas al Suda Sudano. La ĉefa naftodukto de Sudano komenciĝas ĉe la Unity-kampo, pasas tra la ĉefurbo de Sudano, Ĥartumo, kaj finiĝas post 1600 km ĉe Port Sudan, kiu eksportas la petrolon. Kiel rezulto, Unity Field estas unu el la fontoj de la konflikto inter la Nordo kaj la Sudo, kaj la kvanto de la pago de Suda Sudano al Sudano por la transdono de la petrolo, kiu trapasas ĝin por eksporto, ankoraŭ ne estis determinita.