Universitato Akademio de Arto

arta lernejo ĉe San-Francisko, Kalifornio, Usono

La Universitato Akademio de Arto (angle Academy of Art University, akronime AAU, antaŭe nomita Academy of Art College) estas privata artuniversitato fondita en San-Francisko, Kalifornio, en 1929 fare de Richard S. Stephens [1]. Kun rekrutado de pli ol 13,000 studentoj, la akademio estas inter la plej grandaj artaj kaj dezajnolernejoj en Usono [2].

Universitato Akademio de Arto
universitato • privata porprofita lernejo • arta lernejo
moto Built by artists for artists
Konstruita fare de artistoj
por artistoj
Informoj
fondodato 1929
Situo
Geografia situo 37° 47′ 16″ N, 122° 24′ 2″ U (mapo)37.78785-122.40065Koordinatoj: 37° 47′ 16″ N, 122° 24′ 2″ U (mapo)
lando Usono
urbo San-Francisko
adreso 79 New Montgomery, San Francisco, CA, 94105
Estraro
ĉefestro(j) Elisa Stephens vd
Nombroj
nombro de studentoj 8 928 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
Universitato Akademio de Arto (Kalifornio)
Universitato Akademio de Arto (Kalifornio)
DEC
Universitato Akademio de Arto
Universitato Akademio de Arto
Map
Universitato Akademio de Arto
vdr

La universitato disponigas trejnadon en pli ol 40 konstruaĵoj ĉie en orienta kaj suda San-Francisko. Ĉi tio faras la universitaton unu el la plej grandaj posedantoj de nemoveblaĵoj en la urbo. Kelkaj el la konstruaĵoj estas de historia graveco kaj tial estis aĉetitaj fare de la Akademio, por protekti ilin kontraŭ detruo aŭ reutiligo.

La ĉefaj disciplinoj instruitaj estas reklamado, video, arkitekturo, arthistorio, modo, belartoj, industria desegnaĵo, dezajno, pejzaĝigado, fotarto... Academy of Art University posedas proksimume kvardek edukajn konstruaĵojn situantajn en la orienta kaj suda partoj de San-Francisko.

Organizo redakti

La lernejaj kotizoj (2006) estas 14 680 USD, kaj ankaŭ estas eniĝkotizo de 12 600 USD, kiu estas duoble pli alta ol normala en Usono. La eks-studentoj havas pli ol 10,000 membrojn (2008).

La lernejoj ĉe AAU inkluzivas:

  • Reklama Lernejo
  • Animacia Lernejo
  • Lernejo de Arkitekturo
  • Komputila Lernejo
  • Cifereca Artlernejo
  • Belarta Lernejo
  • Moda Dezajno Lernejo
  • Lernejo pri Grafika Dezajno
  • Ilustra Lernejo
  • Lernejo de Industria Dezajno
  • Lernejo pri Interna Dezajno
  • Filmlernejo
  • Fotolernejo
  • Enreta Arta Klaso
  • Arta Edukado
  • Muziko por vidaj amaskomunikiloj - muzikproduktado

Referencoj redakti

  1. The Academy of Art University is a school with a soul. National Collegiate Athletic Association. Alirita May 22, 2016.
  2. Who We Are. Academy of Art University website. Alirita October 16, 2013.