Universitato Espero de Kongo

Ne konfuzenda kun Universitato Espero de Afriko

Universitato Espero de Kongo
Informoj
speco privata universitato
lingvo(j) franca
Situo
lando demokratia Respubliko Kongo
vdr

La Universitato Espero de Kongo (france Université Espoir du Congo, angle Hope University of Congo) estas privata universitato en la Demokratia Respubliko Kongo, situata en la provinco de la Sud-Kivuo, en la urbo Baraka. La instrulingvo estas la franca.

Fondita de la libera metodisma eklezio de Kongo, ĝi celis doni kursojn en la franca kaj la angla pro la ligoj de tiu preĝejo kun Usono kaj en la espero ke usonaj profesoroj venu instrui tie, sed tio ĝis nun ankoraŭ ne konkretiĝis. En 2010 la universitato iĝis aŭtonoma sekve al la ministeria dekreto [1].

Misio kaj celo redakti

La vizio de la Universitato Espero de Kongo estas iĝi centro de eminenteco kaj influo en la kampoj de edukado kaj esplorado kaj servi al la komunumo en la kampoj de scienco kaj teknologio, same kiel en la socia kampo.

Ĝi esperas trejni la estontajn gvidantojn de la Demokrata Respubliko Kongo, kiuj pretas ŝanĝi la kongan socion kaj fari la la respubliko pli bona loko por vivi.

Ĝi celas kontribui al la redukto de la malriĉeco, al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando kaj de la regiono de la Grandaj Lagoj[2].

Fakultatoj redakti

  • Fakultato de Lingvoj, Esperanto kaj Interlingvistiko
  • Fakultato de agronomio
  • Fakultato de juro
  • Fakultato de teologio
  • Fakultato de la sociaj, politikaj kaj administraj sciencoj
  • Fakultato de la ekonomiaj kaj mastrumaj sciencoj

Esperanto redakti

Ekde la 1-a de aprilo 2021, la rektoro de ĉi tiu universitato estas profesoro Élisée Byelongo Isheloke, ankaŭ esperantisto [3][4]. Okazas projektoj rilate al Esperanto (ekzemple kurso pri afrikaj lingvoj kiel la svahila, baldaŭ la bemba kaj kurso pri enkonduko al interlingvistiko).

Kreiĝis Fakultato pri Lingvoj, Esperanto kaj Interlingvistiko, estrata de D-ro Renato CORSETTI.

De Januaro 2022 Fransoazo (Françoise NOIREAU) organizas kaj gvidas Esperanto-kurson, la unuan jaron per Zoom kaj la du sekvajn jarojn per Vacapo. En Novembro 2023, la 3 afrikaj grupoj atingas 250 lernantojn kaj la virtualaj klasoj enhavas 122 registritajn studentojn, el inter ili unu blindulon. Ĉijare instruas ankaŭ Espoir Kasati Ngoma, Gadoufia Kossi EDAH, Victor Nto Nto Buffon, Love Kambale Amani , Hassan NTAHONSIGAYE kaj Jacques Tumaini RUKERA, kadre de tiu programo kiu enhavas 11 klasgrupojn. Por la dua jaro estas ankaŭ kurso per Zoom, de Renato CORSETTI, por la progresantoj.

Spektu la freŝan filmeton pri UEC kaj la Esperanto-kurso: []

Referencoj redakti

  1. (fr) Arrêté ministériel numéro 157/Minesu/Cabmin/EBK/PK/2010 du 27 septembro 2010, portant sur l'autonomisation des quelques extensions des établissements de l'enseignement supérieur et universitaire (article 2 point 8)
  2. (fr) Université Espoir du Congo, Objectifs
  3. (eo) Adonis Saliba, La Afrika Komisiono de UEA havas novan kunordiganton Arkivigite je 2021-07-26 per la retarkivo Wayback Machine, Brazila Esperantisto, la 12-an de februaro 2021
  4. (eo) Listo de universitataj instruistoj kaj esploristoj, kiuj konas Esperanton

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(fr) Retejo de Universtitato Espero de Kongo