Universitato de Exeter

La Universitato de Exeter (angle: University of Exeter, aŭ "Universitato Exeter") estas universitato en Britio. Ĝi situas en la antikva urbo Exeter, Devon, en sudokcidento de Anglio. Ĝiaj antaŭuloj estis fonditaj en 1855 (Exeter School of Art) kaj en 1863 (Exeter School of Science). En 1868, la Schools of Art and Science estis alilokitaj al Royal Albert Memorial Museum en la Queen Street, Exeter kaj kun apogo de Universitato Kembriĝo, iĝis Exeter Technical and University Extension College en 1893. En 1900, ĝia oficiala titolo estis ŝanĝita al Royal Albert Memorial College kaj la kolegio estis movita al Bradninch Place en Gandy Street. Ĝi estis alinomita en 1922 kiel University College of the South West of England ("Universitata Kolegio de Sudokcidenta Anglio"), ĝi ricevis la Reĝan Ĉarton en 1955.

Universitato de Exeter
publika esplorada universitato • altlernejo • eldonejo de malfermita aliro • organizaĵo pri edukado
moto Lucem sequimur
"Sekvante la lumon"
Informoj
fondodato 1955
speco publika urba
Situo
Geografia situo 50° 44′ 10″ N, 3° 32′ 6″ U (mapo)50.736111111111-3.535Koordinatoj: 50° 44′ 10″ N, 3° 32′ 6″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
urbo Exeter
adreso University of Exeter, Northcote House, The Queen's Drive, Exeter, Devon, EX4 4QJ
poŝtkodo EX4 4QJ
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Grupo Russell
• ORCID
• Jisc
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
filiita al
Grupo Russell vd
filioj
• University of Exeter Press
• University of Exeter Fine Art Collection vd
Universitato de Exeter (Britio)
Universitato de Exeter (Britio)
DEC
Universitato de Exeter
Universitato de Exeter
Map
Universitato de Exeter
vdr

Ĝi estas la sola universitato en la urbo Exeter kaj konsistas el du kampusoj en la urbo (Streatham kaj Sankta Luko) kaj unu en Kornvalo (Penryn). La plej granda kampuso estas en Streatham, tre proksima al la urbocentro kaj la plej bela en Unuiĝinta Reĝlando pro siaj ĝardenoj. Ĝi estas unu el la tri universitatoj en Devon, la aliaj estas la Universitato de Plymouth, kaj la Universitato de Sankta Marko kaj Sankta Johano (Plymouth).

Plej famaj studentoj de la universitato estis aŭtorino de Harry-Potter-libroj Joanne K. Rowling, ŝtatprezidanto (2007-14) de Turkio Abdullah Gül; Peter kaj Zara Phillips, infanoj de brita reĝa princino Anne kaj nepoj de reganta reĝino Elizabeto la 2-a (Britio).