Universitato de Okcidenta Georgio
La Universitato de Okcidenta Georgio (angle University of West Georgia, mallongigita UWG) estas publika ŝtata universitato en Carrollton en la Georgio, Usono [1]. Ekzistas ankaŭ lokaj eksteruniversitataj instruejoj ĉe diversaj pli malgrandaj lokoj en okcidenta Georgio. Origine formita kiel Fourth District Agricultural and Mechanical School (Kvara Distrikta Agrikultura kaj Mekanika Lernejo) en 1906, UWG iĝis kolegio en 1933. Sed la universitato estis akreditita kun kvarjaraj programoj nur en 1957 [2].
Universitato de Okcidenta Georgio | ||
---|---|---|
universitato publika eduka institucio en Usono | ||
moto | Go West, Go Wolves! Iru okcidenten, Iru Lupoj! | |
Informoj | ||
fondodato | 1906 | |
Situo | ||
Geografia situo | 33° 34′ 18″ N, 85° 6′ 53″ U (mapo)33.5717-85.1147Koordinatoj: 33° 34′ 18″ N, 85° 6′ 53″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
adreso | 1601 Maple St, Carrollton, GA, 30118-0001 | |
poŝtkodo | 30118-0001 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 13 238 vd (stato: 12-a de novembro 2019) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filioj | ||
| ||
| ||
| ||
La fakultatoj kaj lernejoj estas:
- kolegio de Artoj kaj Sciencoj
- Richards kolegio de Komerco
- kolegio pri Edukado
- UWG honora kolegio
- UWG diplomiĝinta lernejo
En la universitato estis 10,163 studentoj kaj 490 akademia kunlaborantaro en 2006 [3], kaj en la sama jaro instrukotizoj estis US$ 3,460 por studentoj registritaj en Georgio. La studoj estas ofertitaj ĝis doktora nivelo. La nombro de studentoj iomete malpliiĝas, en la aŭtuna semestro 2008 la nombro de studentoj estis 10.111.
Por plia legado
redakti- English, Mildred E.. (1959) College in the country : a program of education for adults. Athens: University of Georgia Press. ISBN 9780820300337.
Referencoj
redakti- ↑ Carnegie Classifications | Institution Lookup. Arkivita el la originalo je 2021-10-09. Alirita 2020-02-15.
- ↑ USG Facts | Communications | University System of Georgia. Alirita 2020-02-15.
- ↑ . UWG | Just the Facts (angle). Alirita 14 June 2019.