Schlatt ZH
- La mallongigo ZH en Schlatt ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Schlatt.. |
Schlatt ZH (prononcu ŝlat) estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 694 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Schlatt ZH | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Vinterturo |
Koordinatoj | 47° 28′ 7″ N 8° 49′ 38″ O / 47.46861 °N, 8.82722 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 7″ N 8° 49′ 38″ O / 47.46861 °N, 8.82722 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 694 |
Areo | 9,03 km² |
Alteco | 656 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8418 |
Komunumkodo | 0226 |
Geografio
redaktiSchlatt situas en la oriento de la Kantono Zuriko inter Vinterturo kaj Turbenthal sur la nordokcidenta deklivo de la monto Schauenberg. La komunumo konsistas el la municipoj Unterschlatt, Oberschlatt, Waltenstein kaj Nussberg.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Schlatt limas en nordo al Elsau, en oriento al Hofstetten, en sudoriento al Turbenthal, en sudokcidento al Zell, kaj en en okcidento al la distriktĉefurbo Vinterturo.
Trafiko
redaktiPer la poŝtaŭtobuslinio 680 al Vinterturo Schlatt estas konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.
Historio
redaktiUnua skriba mencio de la municipo Nussberg datiĝas el la jaro 744 kiel Nuzperech kaj de Unterschlatt el la jaro 754 kiel Slâte. Temis en ambaŭ kazoj kiel donacdokumentoj al la Monaĥejo Sankt-Galo. La municipoj post diversaj ŝanĝoj de posedantoj, inter kiuj troviĝis la Grafoj de Kiburgo, dum la mezepoko en la 15-a jarcento fariĝis posedaĵo de la urbo Zuriko kaj estis integritaj al la voktdistrikto Grafejo Kiburgo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Schlatt ZH
- Schlatt ZH en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)