Untersteinach
Untersteinach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kulmbach kaj en la distriktaro Supra Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 1810 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Untersteinach, al kiu krome apartenas la urbo Kupferberg kaj la neurbaj komunumoj Ludwigschorgast kaj Guttenberg.
Untersteinach | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Supra Frankonio | |||||
Distrikto | Distrikto Kulmbach | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Untersteinach | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 09225 | |||||
Poŝtkodo | 95369 | |||||
Aŭtomobila kodo | KU | |||||
Oficiala Municipokodo | 09477159 | |||||
Subdivido | 3 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Heinz Burges | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Stadtsteinacher Str. 17 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 1810 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 8′ N, 11° 32′ O (mapo)50.13111111111111.5275Koordinatoj: 50° 8′ N, 11° 32′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 333 m | |||||
Areo | 11,42 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.untersteinach.de/ | |||||
Geografio redakti
Untersteinach situas ĉe la federaciaj stratoj B 289 kaj B 303. Tuj oriente de Untersteinach komencas la naturparko Frankonia Arbaro. Kulmbach situas ĉirkaŭ 10 km okcidente de Untersteinach. La germanan aŭtovojon A9 / E51 oni atingas veturante ĉirkaŭ 10 km suden laŭlonge de la B 303. La grava regiona centro Nürnberg situas ĉirkaŭ 110 km for de Untersteinach (aŭte).
Komunumaj partoj redakti
- Gumpersdorf
- Hummendorf
- Untersteinach
Historie redakti
Unue Untersteinach troviĝas en dokumento de la jaro 1281. La oldenburgia nobela familio Hiltrich dum ses generacioj formis la historion de la loko, ĝis la formorto en 1765. Kiel parto de la prusa princlando Bayreuth laŭ la paco de Tilsit ĝi apartenis ekde 1807 al Francio. Ekde 1810 ĝi estas posedaĵo de la reĝlando Bavario. La hodiaŭa komunumo ekzistas ekde 1818.
Politiko redakti
La komunuma parlamento havas entute 13 membrojn (inkluzive de la komunumestro).
- SPD: 7 parlamentanoj
- Wählergemeinschaft Untersteinach: 3 parlamentanoj
- CSU: 3 parlamentanoj
Ĝemelaj kontaktoj redakti
La komunumo havas komunuman partnerecon kun la komunumo Mogilany en la distrikto Krakova de Malgrandpollando.