Unua Esperanto-monumento de Linco

Koordinatoj: 48° 17′ 35″ N 14° 17′ 36″ O / 48.29297 °N, 14.29328 °O / 48.29297; 14.29328 (mapo) La Esperanto Monumento de Linco estas skulptaĵo proksima de la ĉefstacidomo de Linco (Supra Aŭstrio).

La historio de la estiĝo redakti

La Esperanto-movado de Linco havis la deziron okaze de la jubileo “75 jaroj Esperanto” (1962) nomi straton “Esperantostraße”. Ĉi tiu propono estis malaprobita de la urbo Linco, anstataŭ tio estis proponite starigi monumenton. La urbo memorigis al tio, ke ĝi nur en 1958 nomis straton je la nomo de L. L. Zamenhof,[1][2] kaj opiniis ke nomigo de du stratoj pri praktike sama temo tiom rapide unu post la alia estus troigo.

Plano redakti

La akademia skulptisto Adolf Kloska estis komisiita fari modelon por monumento. Sed la antaŭvideblaj kostoj de 70.000 ŝilingoj (5.000 eŭroj) estis tro altaj. La urbestro kaj la federacia landestro certigis subvencion, se la esperantistoj kontribuas adekvatan sumon. La skulptisto ŝanĝis la modelon kaj rezignis sian honorarion. Sub tiuj cirkonstancoj je la 16-an de julio 1964 estis decidite starigi la monumenton. Tri tagojn post tiu rezolucio mortis la skulptisto Adolf Kloska.

Efektivigo redakti

Kvankam pro la morto de Adolf Kloska la realigo de la monumento denove estis malcerta, oni daŭrigis la kolektadon por certigi la financadon de la monumento. Fine la firmao Mandl realigis sub la arta konsilo de skulptisto Heinz Ritter la monumenton.

Inaŭguro redakti

La monumento, kiu simbolas la kvin kontinentojn, situis en malgranda parko inter la “Langbau” (longkonstruaĵo) de la ĉefstacidomo Linco kaj la konstruaĵo de fervoja direkcio.

La solena inaŭguro okazis je la 10-a de julio 1965. Dokumento pri la historio de la estiĝo de la monumento estis enmetita en la fundamenton de la monumento.

Karakterizado de la monumento redakti

Laŭ fotoj kaj la modelo konservitaj[3][4] en la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, la monumento estis ĉirkaŭ tri metrojn alta kaj konsistis el kelkaj diverse grandaj sagopintoj sur kolono. La kolono portis stelon kaj la sekvan tekston (ŝajne sen tabulo):

ESPERANTO
LA LINGVO
INTERNACIA
DE
D-RO LL
ZAMENHOF
1859–1917

Malkonstruado redakti

La monumento devis pro novkonstruo de la stacidomo Linco kaj de la nova landa servocentro en la jaro 2001 esti malkonstruita kaj ĝis la planita denova restarigo post la fino de la konstrulaboroj intertempe deponita en deponejo. Dum tiuj laboroj ĝi bedaŭrinde grave difektiĝis.

La urbo Linz sub la urbestro Franz Dobusch pro tio certigis la novkonstruadon, kiu pere de iniciato de la esperantistaro de Linco laŭ ordono de la vicurbestro, kultura referento Dr. Erich Watzl, pere de la kultura oficejo, sinjoro Wilhelm Luckeneder, ankaŭ efektiviĝis. Pri la novkonstruo de la monumento oni komisiis la skulptiston Mag. Herbert Egger, kiu sukcesis verki laŭ modelo kaj malnovaj planoj la monumenton en la origina impona forma.

En la jaro 2006 nova, simila monumento estis restarigita antaŭ la ĉefenirejo de la stacidomo.

Referencoj redakti

  1. artikolo germanlingva en la retejo de la nacia radia kaj televida korporacio ORF de oktobro 2006
  2. foto de la nuna Zamenhof-strato en la urba kvartalo Franckviertel en guglo stratvidaĵo
  3. Esperanto-Denkmal, Linz 1965 (#9840753) (germane). Digitale Sammlung Esperanto. Alirita 2010-08-22.
  4. Einweihung des Esperanto-Denkmals, Linz 1965 (#12232581) (germane). Digitale Sammlung Esperanto. Alirita 2010-08-22.

Eksteraj ligiloj redakti