Unua societo de esperantistoj aŭstriaj en Brno

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Unua societo de esperantistoj aŭstriaj en Brno estis fondita en 1901 de redaktoro Karel Pelant kaj liaj amikoj kiel la unua oficiala Esperanto-organizo en la tiama Aŭstrujo (por Hungarujo ekestis samtempe alia organizo en Budapeŝto).

La organizo estis intencata kiel komuna por la tuta lando, sed kiam en aliaj urboj formiĝis memstaraj kluboj, ankaŭ la societo transformiĝis al Esperantista klubo en Brno, kiu ekzistas ĝis nun.

La aŭstra administracio faris komence obstaklojn, tiel, ke deputito Josef Hybeš devis interpelacii ĉe la parlamento riproĉante, ke neniu juristo kapablas fari statuton por novaj iniciatoj de la civitanoj, ĉar la ŝtataj oficistoj ĉikane elpensas ĉiam novajn pretekstojn por rifuzi la statutojn. Tiel ni ekscias, ke la statuto estis prezentita al la ministerio pri internaj aferoj la 19-an de aprilo 1900, la polica direkcio en Brno rifuzis la statuton la 13-an de majo 1901, la interpelacio okazis la 21-an de majo 1901. La ministerio anoncis, ke la societo „ne estas malpermesita“, la 5-an de junio 1901. La Landestrejo de Moravio aprobis la statuton la 3-an de aŭgusto 1901 kaj la polica direkcio de Brno la 27-an de oktobro 1901, sed anoncis tion al Pelant nur la 16-an de novembro 1901.

En 1902 Karel Pelant transloĝiĝis al Prago kaj fondis tie klubon. En 1903 la societo ŝanĝis sian nomon al Aŭstria Societo Esperantista kaj en 1905 ĝi disfalis je du memstaraj kluboj: Germana Grupo Esperantista kaj Klubo de Bohemaj Esperantistoj, kies daŭrigo estas la nuntempa Esperantista klubo en Brno.