Unuiĝinta Araba Respubliko en la Olimpikoj

La Unuiĝinta Araba Respubliko (UAR) (arabe الجمهورية العربية المتحدة, al-Ĝumhurija al-'Arabia al-Muttahida) estis unuiĝo de la arabaj ŝtatoj Egiptio kaj Sirio en la jaroj 1958 ĝis 1961.

La olimpika flago
flago de la mallongviva respubliko, kiu nun estas tiu de Sirio

La unio estis fondita la 1-an de februaro 1958. Al ĝi aliĝis je la 8-a de marto 1958 ankaŭ la reĝlando Jemeno (Norda Jemeno) en loza federacio, kiu portis la nomon Unuiĝintaj Arabaj Ŝtatoj. La unio disfalis pro la hegemonia politiko de Egiptio per la eksiĝo de Sirio la 28-an de septembro 1961 kaj de Nordjemeno en decembro 1961. Egiptio plu uzis la nomon Unuiĝinta Araba Respubliko post ties fino ekster la kadro de la someraj olimpikoj ĝis la jaro 1972.

Kadre de la someraj olimpikoj, en la somera Olimpiko 1960 de Romo kaj la somera Olimpiko 1964 de Tokio aperis teamoj je la nomo de Unuiĝinta Araba Respubliko (laŭ iuj dokumentoj ankoraŭ en 1968), kvankam en 1964 (kaj en 1968) ĉiuj sportistoj de la teamo kompreneble estis egiptoj, kaj ankaŭ en 1960, kiam anonciĝis 79 sportistoj egiptaj kaj unu el Damasko, tiu lasta kaj 8 aliaj egiptaj anoncitoj fakte ne partoprenis la konkursojn. Tiel fakte eblas konkludi, ke la teamo de Unuiĝinta Araba Respubliko en la olimpikoj estis fakte egipta teamo, kiu simple du fojojn pro politikaj motivoj uzis alian nomon.

La termino ne konfuziĝu kun la posta Federacio de Arabaj Respublikoj, unuiĝo de la arabaj ŝtatoj Egiptio, Libio kaj Sirio de 1972 ĝis 1977, kiu tamen ne rezultis en nova olimpika teamo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti