La unuokuleco estas strikte malestado de unu el la du okuloj. Malpli strikte ĝi signifikas, ke la ulo vidas nur per unu okulo, kaj la alia estas blinda. Ĝi estas ankaŭ nomita monoftalmio, kiklopio, kiuj venas el la malnova greka, el Ciklopoj.

Per la unuokuleco la vidkampo malgrandiĝas, kaj perdas la spacvidadon, ĉar ĝi bezonas du bildojn por vidi distancojn. Ju pli juna estas la ulo, des pli kutimiĝas li al la unuokuleco. Iuj povas pli, aliaj malpli kutimiĝas al ĝi, sed la kuracscienco kaj la speciala edukado ne rekonas, ke iuj bezonus helpon. Aliaj povas ankaŭ stiri.

Historiaj unuokulaj personoj redakti

 
Ferenc Kölcsey

Ferenc Kölcsey hungara politikisto kaj poeto perdis unu okulon pro nigra variolo.

Claus von Stauffenberg kaj liaj kunuloj provis murdi Hitleron. Li perdis la dekstran okulon.

La makedonaj reĝoj Filipo la 2-a kaj Antigono la 1-a estis vundigitaj en batalo.

Militestro Moŝe Dajan famiĝis internacia en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kun sia nigra bendo kaj estis emblema figuro de Izraelo.

Mitologio redakti

 
Okulo de Dio vidanta ĉion

En la greka mitologio estis la Graioj trinaskitoj kaj havis nur unu okulon kaj unu paron de dentoj. Perseo ŝtelis ŝian okulon, kaj per tiu devigis, ke ili montru la vojon.

Pli konitaj estas la Ciklopoj. Odiseo blindigis Polifemon, kaj li devis nur unu okulon removi. Poste la Ciklopoj petis ilan patron, Pozidonon por venĝi tiun. La nomo Ciklopo rilatas al iliaj rondaj okuloj. La vasaj bildoj desegnas ilin, kiel ili havus du okulojn. La homoj kaj homoformaj estaĵoj estis desegnitaj profile, sed iliaj okuloj fronte. Aliaj desegnaĵoj kaj statuoj desegnas unu okulon ĉe la nazradiko, aŭ en la frunto, kaj du fermitajn blindajn okulojn en la alto de okuloj. En la Odiseo perdo de unu okulo blindigis Polifemon.

Estas teorioj pri la origino de la rakontoj pri Ciklopoj. Laŭ iuj tiuj estis inspirataj per skeletonoj de elefantoj; oni pensis, ke la truo de la rostro estis por la unu okulo. Laŭ alia teorio la sono de mofetoj povis inspiri la sonon de elfluanta okulo.

La kelta ĉefdio, Odin, alinome Lugh estis unuokula. Li donis la alian okulon por sekretaj sciencoj. Lin sekvis korvoj kaj lupoj. Li akompanis la mortintojn al la postmorta tribunalo; do la romianoj pensis, ke li estas Mercurius.

Laŭ la kelta hidreksaga Hagen perdis unu okulon en la duelo kun Walther. Laŭ la Waltharius (1395–1398) lia kontraŭulo ankaŭ elbatis ses dentojn kaj ŝiris lian lipon. En la Nibelung Hagen havas nigran hararon kun densa brovo kaj nigra okulo.

En tiuj rakontoj la unuokuleco estas timinda kaj minaca.

En la kristanismo unu okulo en trianglo simbolizas, ke Dio ĉion vidas. Tie la trianglo staras por la triunueco. La egiptana okulo de Horuso ankaŭ estis pozitiva; ĝi bildigis scion de ĉiu, saĝon, neofeneblecon, kaj eternan fekundecon.

Rakontoj kaj proverboj redakti

En unu pola rakonto la Malriĉeco estas maljuna sorĉistino, kaj havas unu okulon. Forĝisto blindigas ŝin, sed poste li perdas unu brakon, kaj ne povas sian metion plu fari. Do la malriĉeco estas blinda, iuj homoj restas malriĉaj, ankaŭ se ili laboras diligente. La romiana Justicia estas bildigita kun bandaĝitaj okuloj, kiu simbolizas objektivecon.

En la hungara rakonto de Ruĝa bovbino kaj en la germana Grimm-rakonto la unuokuleco kaj triokuleco simbolizas la devion de la normala vidmodo kaj ĝusta juĝo, kiu gvidas ilin al invidio kaj malico.

En plia nacia lingvo estas proverbo: Inter blinduloj estas unuokula reĝo. Ĝia signifiko estas la sama, kiel: Inter la blinduloj regas la strabuloj, tio estas, ke inter la malbonoj estas la malpli malbona aŭ la meza kvalito la plej bona, ĉar neniu aŭ nenio estas pli bona.

En la literaturo redakti

En la Biblio estas la okulo la loko de la ĝojo kaj deziroj. La perdo de unu okulo aŭ alia parto de korpo estas la pli malgranda malbono kontraŭ la damno. Tiu estas atento kontraŭ la seksuala ekscitiĝo. Origeno estis pli cela, kiam li kastriĝis. Sigmund Freud pensis, ke la antaŭtimo kontraŭ la blindeco estas sekreta antaŭtimo kontraŭ esti kastrigita. Marco Polo sribis pri unu metiiston, kiu iam spektis kun deziro nekonitan virinon, kaj li kavigas unu okulon.

La legendaro de templo de Asklepio de Epidaŭro enhavas la miraklan kuracadon de la athena Ambrosia. Ŝi havis ambaŭ okulglobojn, sed unu estis blinda. Ŝi unue mokis pri tiu templo, sed dormis tie. Dum ŝi dormis, Asclepio malfermis la blindan okulon, kaj engisis kuracantan fluidon. Matene ŝi vidis per ambaŭ okuloj. Ŝi donis argentan porkon al la templo.

Ĝis la 20a jarcento la unuokuloj estis oftaj en la literaturo, ĉar multaj homoj perdis unu okulon en batalo aŭ akcidento dum laboro. Poste la perdo de okulo igis pli rara, danke al la defendoj kaj la evolvigado de kuracoscienco.

En la romano Krabat de Otfried Preussler la malbona majstro havas unu okulon, kaj tiu estas lia atributo. Li donis la alian okulon al la Satano por ilia federacio.

Ekde la 20a jarcento la unuokuleco troviĝas ĉefe en bildrakontoj kaj bildstrioj. En kartunoj pri Mr. Bean ofte forkuras unuokula kato.

La kliŝo de piratkapitano kun nigra okulbindo estas konita. En la komiksoj pri Asterikso la okulo sub la okulbindo estas sana, sed ĝi kutimigis al la krepusko.

Literaturo redakti