Stadtschloss Wiesbaden

(Alidirektita el Urba kastelo Wiesbaden)

La Stadtschloss Wiesbaden (en Esperanto urba kastelo Visbadeno) troviĝas en la urbocentro de Wiesbaden [visbadn]. La konstruaĵo ekestis inter la jaroj 1837 kaj 1841 kiel rezidejo de la dukoj de la dinastio Nassau. Ĝi laŭ planoj de la darmŝtata arkitekto Georg Moller ekestis en la loko de antaŭa, mezepoka burgo, kiu fontis en la epoko de la franka imperio kaj probable estis la ĝermejo de la urbo. Post ŝanĝiĝema historio, ekde la jaro 1946 la kastelo funkcias kiel parlamentejo de la germana federacia lando Hesio.

la urba kastelo

Literaturo redakti

  • Baedeker Wiesbaden Rheingau. Karl Baedeker GmbH, Ostfildern-Kemnat, 2001, ISBN 3-87954-076-4
  • Gottfried Kiesow: Das verkannte Jahrhundert. Der Historismus am Beispiel Wiesbaden. Deutsche Stiftung Denkmalschutz, 2005, ISBN 3-936942-53-6
  • Peter Schabe: Felix Genzmer – Stadtbaumeister des Historismus in Wiesbaden, Historische Kommission für Nassau, 1996
  • Schlösser, Burgen, alte Mauern. Herausgegeben vom Hessendienst der Staatskanzlei, Wiesbaden 1990, ISBN 3-89214-017-0, paĝo 371 kaj sekvaj

Vidu ankaŭ redakti