Urbodomo de Lichtenberg (Berlino)

La Urbodomo de Lichtenberg estas la sidejo de la Distrikta Oficejo Lichtenberg de Berlino (ekde 1990) kaj estis la centra administracia konstruaĵo de la komunumo Lichtenberg (1898–1907), de la urbo Lichtenberg (1907–1920), de la Grand-Berlina distrikto Lichtenberg (1920–1952) kaj de la orientberlina urbodistrikto Lichtenberg (1952–1990). La novgotika brik-konstruaĵo, konstruita 1896–1898, situas en Möllendorffstraße 6 ne malproksime de urbtrajna kaj metroa stacidomoj Frankfurter Allee. La konstruadon gvidis la komunuma arkitekto Franz Emil Knipping, la vera arkitekto estas nekonata. La baza areo ampleksas ĉirkaŭ 1300 m² kaj formas cirklan sektoron kun forttranĉita pinto.

Urbodomo de Lichtenberg
Rathaus
Bazaj datoj
Konstrustilo Novgotiko vd
Lando Germanio vd
Situo Berlin-Lichtenberg
Situanta sur Möllendorffstraße
Situo
Geografia situo 52° 30′ 57″ N, 13° 28′ 47″ O (mapo)52.515813.4797Koordinatoj: 52° 30′ 57″ N, 13° 28′ 47″ O (mapo)
Urbodomo de Lichtenberg (Berlino)
Urbodomo de Lichtenberg (Berlino)
DEC
Urbodomo de Lichtenberg
Urbodomo de Lichtenberg
Situo de Urbodomo de Lichtenberg
Map
Urbodomo de Lichtenberg
vdr
Urbodomo de Lichtenberg 2021 (Okcidenta kaj ĉefa fasadoj)

La 9-an de aŭgusto 2019 Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio komune kun la Muzeo Lichtenberg aprezis la 10-jariĝon de nomdono al la Zamenhofparko per ekspozicio en la Urbodomo de Lichtenberg.

La ekspozicio „10 jaroj Zamenhofparko“ informis pri la historio de la parko prezentanta ankaŭ fotojn el la Muzeo Lichtenberg kaj planojn de la Straßen und Grünflächenamt (Oficejo pri Stratoj kaj Verdaj Areoj) kaj montris aldone, kiel funkciis Esperanto-kulturo en Berlino Lichtenberg en diversaj tempoj pasinte kaj aktuale. La ekspozicio estis malfermita en la Konsilantara Salonego de la urbodomo antaŭ publiko el la distrikto Lichtenberg kaj internaciaj gastoj  per salutvorto de la urbestro Michael Grunst kaj enkonduka prelego de la ekspozicia aŭtoro Fritz Wollenberg.

Literaturo redakti

  • Auf der Suche nach der Stadt Lichtenberg, Eld. Heimatmuseum Lichtenberg 1998, Bezirksamt Lichtenberg (Lichtenberger Beiträge, Heft 4), p. 11.
  • Germanlingva ekspozicio de Esperanto-Ligo Berlino kaj Muzeo Lichtenberg "10 jaroj Zamenhofparko", montrita de 9-a de aŭgusto ĝis 6-a de septembro 2019 en Urbodomo Lichtenberg (Berlino). Teksto: Fritz Wollenberg
  • Fritz Wollenberg: Viva Esperanto-kulturo en Zamenhof-parko Berlino Lichtenberg. En: Esperanto aktuell 5/2019, p. 25–26.