Ursula Dubosarsky

aŭstralia verkisto

Ursula Dubosarsky (nask. en 1961 en Sidnejo, Aŭstralio) estas aŭstralia verkistino pri fikcia kaj ne fikcia literaturo por infanoj kaj junaj plenkreskuloj.

Ursula Dubosarsky
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1961 (1961-01-01) (63-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Alma mater Universitato de Sidnejo vd
Familio
Patro Peter Coleman vd
Profesio
Okupo romanisto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Aktiva en Sidnejo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ursula Dubosarsky

Biografio redakti

Ursula Dubosarsky naskiĝis kaj kreskis en Sidnejo. Ŝi estis tria infano el familio de verkistoj. Jam ses-jara, ekde kiam ŝi kapablis legi, ŝi volis fariĝi verkistino. Dum la unuagrada kaj duagrada lernado, ŝi verkis poemojn kaj rakontojn. Poste ŝi eniris en la Universitato de Sidnejo por studi la anglan kaj aliajn lingvojn, inkluzive la islandan kaj la latinan. Post diplomiĝo, ŝi instaliĝis en Kanbero por labori en la publika funkcio.

Okaze de unujara vojaĝo, ŝi renkontis sian argentinan edzon Avi. Ili laboris en kibuco en Israelo, geedziĝis en Londono kaj instaliĝis en Sidnejo. Ili havas tri infanojn : unu filinon, Maisie, kaj du knabojn : Bruno kaj Dover. De tiam ŝi aperigis multajn librojn. Ŝi doktoriĝis pri angla literaturo en la Universitato Macquarie de Sidnejo.

Ursula Dubosarsky gajnis naŭ naciajn literaturajn premiojn, inkluzive kvin NSW[1] literaturajn venkopremiojn. Ŝi estas la plej rekompencita verkistino en la 30-jara historio de la venkopremioj ("Awards"). Ŝia laboro estas karakterizita per vizio de la infano kaj voĉo de klareco kaj ambigueco.

Ursula Dubosarsky kaj Esperanto redakti

Priskribo de Esperanto aperas en kvin paĝoj de ŝia libro "The Return of the Word Spy" (La reveno de la spiono Word — Vorto), ilustrita fare de Tohby Riddle, aperinta en majo 2010 ĉe Penguin Books, Aŭstralio. Ŝi utile klarigis, ke Zamenhof "ne celis ke personoj ĉesu paroli en siaj amataj propraj lingvoj. Li volis, ke estu internacia dua lingvo, kiun ni povus uzi por paroli kun iu ajn en la mondo". Aperas ankaŭ kelkaj Esperanto-vortoj kun ties anglalingva traduko kaj divenludo ĉirkaŭ la frazo : "La rapida bruna hundo saltis super la maldiligenta vulpo". Por interesatoj, ŝi aldonis en la angla "Se vi deziras aŭdi kiel Esperanto sonas, ekzistas multaj retejoj kun filmetoj en kiuj vi povas aŭdi Esperanto-parolantojn"; kaj ŝi konkludis : "Ne krokodilu". Tio estas des pli lerta, ke, iom analoge al la laboro de la franca lingvistino kaj verkistino Henriette Walter por la franca, ŝi prezentis en klara maniero lingvan vojaĝon tra la angla lingvo, kun ĉapitroj pri la lingvofamilioj, klarigoj pri la deveno de vortoj, pri gramatiko, pri formoj de skribita komunikado, pri signifo de nomoj, verboj, pronomoj, ktp. La libron akompanas karikaturoj, ludoj, faktoj kaj puzloj.

Ŝia ilustrita rakonto "The terrible plop" estas videbla en la angla originalo kaj aŭskultebla en Esperanto ĉe Youtube kaj sur diversaj retejoj kun permeso de la aŭtorino. Tradukon kaj voĉan legadon prizorgis Nicole, el Aŭstralio.

Bibliografio redakti

  • The Honey and Bear Stories (La mielo kaj Historioj pri ursoj). Ilustrita fare de Ron Brooks. 2010.
  • The Return of the Word Spy (La reveno de la spiono Word — Vorto). Ilustrita fare de Tohby Riddle. 2010.
  • The Cubby House (La ĝardena infandometo[2]). Ilustrita fare de Mitch Vane. 2009.
  • The Terrible Plop (La terura Plop). Ilustrita fare de Andrew Joyner. 2009.
  • Tibby's Leaf. Ilustrita fare de Peter Bray. 2009.
  • Jerry. Ilustrita fare de Patricia Mullins. 2008.
  • The Word Spy (La Spiono Word — Vorto). Ilustrita fare de Tohby Riddle. Publikigita en Usono sub la titolo The Word Snoop. 2009.
  • The Red Shoe (La Ruĝa Ŝuo). 2006.
  • The Puppet Show (La spektaklo de marionetoj). Ilustita fare de Mitch Vane. 2006.
  • Theodora's Gift. 2005.
  • Rex. Ilustrita fare de David Mackintosh. 2005.
  • How To Be A Great Detective (Kiel esti granda detektivo). 2004.
  • Isador Brown's Strangest Adventures of All (Isador Brown'; la plej strangaj aventuroj de ĉiuj). Ilustrita fare de Mitch Vane. 2003.
  • Special Days with Honey and Bear (Specialaj tagoj kun mielo kaj urso). Ilustrita fare de Ron Brooks. 2002.
  • The Magic Wand (La sorĉovergo) ilustrita fare de Mitch Vane. 2002.
  • Abyssinia (Abisinio). 2001.
  • Fairy Bread. Ilustrita fare de Mitch Vane. 2001.
  • The Two Gorillas (La du goriloj). Ilustrita fare de Mitch Vane. 2000.
  • The Game of the Goose (La Ludo de la Ansero). Ilustrita fare de John Winch. 2000.
  • The Even Stranger Adventures of Isador Brown (La ankoraŭ pli strangaj aventuroj de Isador Brown). Ilustrita fare de Paty Marshall-Stace. 2000.
  • Honey and Bear (Mielo kaj Urso). Ilustrita fare de Ron Brooks. 1999.
  • My Father Is Not a Comedian! (Mia patro ne estas komediisto). 1999.
  • The Strange Adventures of Isador Brown (La strangaj aventuroj de Isador Brown). Ilustrita fare de Paty Marshall-Stace. 1998.
  • Black Sails, White Sails (Nigraj veloj, blankaj veloj). 1997.
  • Bruno and Crumhorn (Bruno kaj Crumhorn'). 1996
  • The First Book of Samuel (La unua libro de Samuel). 1995
  • The White Guinea-Pig (La blanka kobajo). 1994.
  • The Last Week in December (La lasta semajno de decembro). 1993.
  • Zizzy Zing. 1991.
  • High Hopes (Altaj Esperoj). 1990.
  • Maisie and the Pinny Gig (Mejzi kaj la kiganta gobajo[3]). Ilustrita fare de Roberta Landers. 1989.

Rekompencoj redakti

  • 2009 - New South Wales Premier's Literary Awards, Patricia Wrightson Literatura premio por junuloj por The Word Spy kun la ilustristo Tohby Riddle
  • 2007 - New South Wales Premier's Literary Awards, Ethel Turner Literatura premio por junuloj por The Red Shoe
  • 2006 - Queensland Premier's Literary Awards, Literatura premio por junaj plenkreskuloj por The Red Shoe
  • 2006 - New South Wales Premier's Literary Awards, Ethel Turner Literatura premio por junaj plenkreskuloj por Theodora's Gift
  • 2006 - Victorian Premier's Literary Award, Literatura premio por junaj plenkreskuloj por Theodora's Gift
  • 2001 - Adelaide Festival Literary Awards, Literatura premio por junuloj por Abyssinia
  • 1995 - New South Wales Premier's Literary Awards, Premio de la Komisiono pri etnaj Aferoj por 'The First Book of Samuel
  • 1994 - New South Wales Premier's Literary Awards, Ethel Turner Literatura premio por junuloj por The White Guinea Pig
  • 1994 - Victorian Premier's Literary Award, Alan Garner Literatura premio por junuloj por The White Guinea Pig

Teatraĵoj redakti

The Red Shoe (La Ruĝa Ŝuo) enscenigita fare de Jigsaw Theatre en Kanbero en 2008. The Terrible Plop enscenigita fare de Windmill Theatre en Adelajdo, Brisbano kaj Kanbero, 2009.

Referencoj redakti

"The Cambridge Guide to Children's Books in English" (2001) eldonita de Victor Watson "NSW Premier Nathan Rees announces 2009 NSW Literary Award Winners" News Release Premier of New South Wales, Australia, May 18 2009 http://www.pla.nsw.gov.au/documents/_NSW_Prem_Lit_Winners_Announcement.pdf Arkivigite je 2010-02-08 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. NSW : New South Wales = Novsudkimrio (NSK) - angle estas la plej multpopola kaj plej malnova ŝtato de Aŭstralio, lokigita en la sud-oriento, norde de Viktorio, kaj sude de Kvinslando.
  2. "Cubby house" estas, en Aŭstralio, dometo por infanoj en ĝardeno, ofte sur arbo. Plejofte ĝi estas konstruita fare de infanoj mem, foje kun helpo de plenkreskuloj, per rekuperita kaj reuzita materialo. Ekzistas ankaŭ en komerco tutpretaj elementoj munteblaj por konstrui tiajn dometojn.
  3. Temas pri kontraŭknalo; la vera signifo estas giganta kobajo, sed la knabineto, Mejzi, intermiksis la sonojn.