Urtene estas rivero en Kantono Berno. Ĝi havas longecon de 19 km kaj alfluas en Bätterkinden al Emme.

Urtene
Woolibach, fontrojo de Urtenen apud Deisswil
rivero
Bazaj informoj
Longeco 19 km
Akvokolekta areo 95 km²
Averaĝa trafluo 1,6 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 525 m
Enfluejo Emme
- Alteco 478 m
Geografio
Rivero en Eŭropo
vdr

Fonto redakti

La rivero fontas en diversaj rojoj el inter kiuj la rojo Woolibach, kiuj kunfluas apud Münchenbuchsee ĉe la koordinatoj 47° 1′ 46″ N 7° 27′ 6″ O / 47.02944 °N, 7.45167 °O / 47.02944; 7.45167 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 46″ N 7° 27′ 6″ O / 47.02944 °N, 7.45167 °O / 47.02944; 7.45167 (mapo) sur alteco de 525 m s.m.

Fluvojo redakti

Post la kunfluo de la diversaj fontrojo la rivero unue fluas okcidenten alfluas al la eta lago Moossee, kaj poste al la granda Lago Moossee. Post Moossee ĝi fluas nordorienten tra Schönbühl kaj Urtenen. Post Urtenen ĝi turniĝas norden kaj formas la limon inter Jegenstorf kaj Münchringen. Tiam ĝi turniĝas denove nordorienten, fluas tra Münchringen kaj tiam formas la limon inter Münchringen kaj Hindelbank kaj poste inter Münchrigen kaj Kernenried. Post nova turniĝo norden, la rivero formas la limon inter Kernenried kaj Zauggenried. Tiam ĝi pasas tra Zauggenried kaj poste tra Fraubrunnen, tiam la rivero fluas tra la orienta parto de Schalunen. Post Schalunen ĝi alproksimiĝas al Emme kaj nun dum proksimume 2 kilometroj fluas en kanalo paralele al Emme sur la teritorio de Bätterkinden.

Alfluo redakti

Post Bätterkinden la rivero fine sur alteco de 478 m s.m. alfluas al Emme.

Hidorologio redakti

La altecodiferenco de la fonto ĝis la alfluo estas nur 47 m. La fluadon regas pluva reĝimo, tio signifas, ke la akvofluo rekte dependas de la pluvado en la fontregiono. La averaĝa akvofluo apud Schalunen estas 1,6 m³/s. La mezuritaj pintaj akvofluoj kompare al la baza akvofluo relative malmulte diferenciĝas. La maksimuma akvofluo registrita apud Schalunen estas 15 m³/s. La rivero posedas nur malmultajn flankajn rojojn. La plej gravaj estas la vilaĝaj rojoj de Hindelbank kaj de Jegenstorf. La akvokvalito de la rivero multe suferas pro la agrikulturo en la teritorio de la akvokolekta areo.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti