Malgranda Negoca Administracio

La Malgranda Negoca Administracio (angle Small Business Administration, mallongigita SBA) estas usona registara instanco kiu provizas subtenon al komercaj entreprenistoj kaj malgrandaj firmaoj. La misio (celo) de SBA estas "subteni kaj fortigi la ekonomion de la nacio per ebligado de la establado kaj vivtenado de malgrandaj firmaoj, kaj helpi en la ekonomia restaŭrado de komunumoj post katastrofoj". Oni resumas la agadon de la SBA kiel la "3 C-oj" (t.e. "3 K-oj"): Kapitalo, Kontraktoj, kaj Konsilado.[1]

Malgranda Negoca Administracio
emblemo
sendependa agentejo de Usona registaro
Komenco 30-a de julio 1953 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Ĉefestro(j) Linda McMahon vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sigelilo de SBA

SBA liveras monpruntojn pere de bankoj, kreditaj unuiĝoj, kaj aliaj pruntedonantoj, kiuj kunlaboras kun SBA. SBA donas registare apogitan garantion pri parto de la pruntaĵo. Post 2008 oni plifortigis la garantiojn ĝis 90 procentoj de la pruntaĵo, por kontraŭpezi la tiaman frostiĝon de normalaj kreditoj rimedoj. La administracio pruntedonis je rekorda nivelo fine de 2010.[2]

SBA helpas gvidi la klopodojn de la federacia registaro, ke 23 procente el la unuarangaj registaraj kontraktoj ricevu malgrandaj firmaoj, kaj interalie celas certigi ke iuj kontraktoj atingas firmaojn posedatajn de virinoj kaj de veteranoj vunditaj dum militservado.[3]

SBA havas minimume unu oficejon en ĉiu usona subŝtato. Krome, la instanco subtenas kunkonsilantojn, inkluzive de ĉ. 900 "Centroj por Evoluigado de Malgrandaj Firmaoj" (ofte situantaj en universitatoj kaj aliaj altlernejoj), 110 Centroj por Virina Komerco, kaj SCORE, korpuso de spertaj kaj volontulaj komercistoj-mentoroj, kun ĉ. 350 lokaj filioj. Tiuj konsilaj servoj helpas al pli ol miliono da entreprenistoj kaj estroj de malgrandaj firmaoj ĉiujare. En januaro 2012, prezidento Obama anoncis, ke post pli ol dek jaroj da malpli alta statuso, li intencas relevi SBA al ministeria nivelo.[4][5]

Citaĵoj redakti

  1. SBA Blog Post by Deputy Administrator Marie Johns. Arkivita el la originalo je 2011-07-17. Alirita 2012-03-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-17. Alirita 2012-03-01.
  2. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  3. SBA News Release.
  4. Obama to Elevate SBA Chief
  5. SBA head, Maine native Mills to be elevated to cabinet level position. Arkivita el la originalo je 2013-05-09. Alirita 2012-03-01.