Saluton, mi malfaris plej multajn el viaj redaktoj en IJK 2009, ĉar ili strebis enkonduki alian ortografion en fremdan artikolon (kaj tio foje eĉ nekonsekvence), forigis rilatajn faktojn el la artikolo aŭ enkondukis malĝustajn informojn (ekz. la kongresa temo efektive estas "Liberec'", tiel literumita - vidu la oficialan IJK-retpaĝaron). Tamen mi dankas al vi pro la malmultaj korektoj utilaj al la artikolo (ekz. atentigo pri kelkaj mistajpaĵoj kaj kelkaj pli bonaj vortumoj), kiujn mi kompreneble konservis. Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:33, 12. Jan 2009 (UTC)

Saluton, ĉu anstataŭ nur enmeti ligilon vi eble povus (se vi havas aŭ povas ekhavi la rajton) alŝuti la emblemon de IJK 2008 al la Vikipedio? Tiam ĝi povus aperi rekte en la artikolo kaj samtempe esti konservita kiel parto de la Vikipedio. Se vi bezonus helpon pri teknika flanko de la alŝutado, ne hezitu peti min. Kunlaboreme Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:37, 12. Jan 2009 (UTC)


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.