Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.

Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Dankas Arno Lagrange  11:17, 28. Jun 2006 (UTC)


Atentu

Eklernu skribi kategoriojn. Prefere dufoje rigardu, kiel ni skribas ilin ĉi tie, antaŭ ol vi skribos sensencaĵon!

Doktoro, kiom da tempo vi bezonos por eklerni redakti? Estos pli bone, se vi skribos ĉion sur paperon kaj poste alŝutu ĉion en unu fojo. Kiu korektu tion senĉese post vi?

Hej, doktoro, se vi daŭrigos tiel ĉi, vi estos forbarita kaj vi povas studi Vikipedion!

Dankon! Bonvolu havi paciencon!


Băile Tuşnad El Vikipedio, la libera enciklopedio. (Malsamoj inter versioj) Jump to: navigation, search Kiel registrite je 13:50, 14. Jan 2006 82.208.158.120 (Diskuto | kontribuoj)

← Iru al antaŭa ŝanĝo Aktuala versio 82.208.158.120 (Diskuto | kontribuoj)


Linio 1: Linio 1: - Kio esta la problemo? +


La problemo estas via tekniko de redaktado. Vi povas redakti, sed bonvolu redakti serioze kaj laŭ vikipediaj reguloj.

Ankoraŭ unu peto, Zetey, Deŝa - se estas io, kion vi volus havi ligita, bonvolu fari ĉion en unu fojo kaj uzu butonon "Antaŭrigardu", kiun vi trovos sube sub la artikolo, por ke vi vidu, kiel aspektos viaj ŝanĝoj. Mi komprenas, ke eble tio estas por vi malfacila, se en via ĉirkaŭaĵo estas neniu, kiu konsilus al vi, sed ekzistas ankaŭ paĝo Lastaj ŝanĝoj (alirebla supre maldekstre), kie estas videblaj ĉiuj viaj unuliteraj ŝanĝoj (eĉ kiam vi ligis sole dupunkton!). Sed se vi komunikas kun neniu el ni, poste ne miru, se ni iam ne havas paciencon kun vi. Petro 16. Jan 2006 17:41 (UTC)

redirektado redakti

Deŝa, se vi volas redirekti paĝojn al alia paĝo, ni ne skribas tie alidirektita aŭ simile, sed simple skribu #redirect loko, kaj loko estos enkrampe. En alia paĝo aŭtomate montriĝos, ke tio estas redirektita. Simile pri kategorio. Vi devas skribi ĉiun kategorion aparte kaj enkarmpigi ĉiun kategorion aparte, kio poste aperos kiel Kategorioj:|X|Y|Z. Sed vi devas skribi Kategorio:, ne Kategorioj: Rigardu tiajn paĝojn, kiel tio estas skribita. Mi bonvenigus, se vi demandus aŭ min aŭ iun alian pri tio, pri kio vi ne komprenas rilate al la redaktado. Petro 18. Jan 2006 08:23 (UTC)

Mi faris tion kun Kovászna megye, kie mi skribis #redirect Covasna (distrikto). Bonvolu rigardi. Petro 18.Jan 2006 08:32 (UTC)
Mi vidas, ke vi ignoras miajn konsilojn. Mi donos al vi dek minutojn, por ke vi mem korektu viajn novajn artikolojn, poste mi forigados ilin ĝis tiu tempo, kiam vi eklernos tion. Jam mi ne plu havas emon iri post vi kaj korekti vin. Petro 18. Jan 2006 08:50 (UTC)

Bonvolu ne fari supran "ligilo-linion"! Anstataŭ, faru ligilojn en la korpo de la teksto mem. Ligiloj estas multe pli interesa se ili estas en la artikolo. Anstataŭe, ni uzas kategoriojn por tia navigado. Dankon pro via zorgo. -- Yekrats 11:36, 23. Mar 2006 (UTC)

Listo geaktoroj transilvaniaj hungaraj redakti

Saluton - kial vi malplenigis la tuton de la paĝo "Listo geaktoroj transilvaniaj hungaraj"? Se vi pensas, ke paĝo estas forigenda, vi skribu averton pri tio ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj. --Gabriel BEECHAM 02:58, 21. Dec 2006 (UTC)


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.