Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.

Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Arno Lagrange @ 09:40, 14. Sep 2008 (UTC)

Anarkiismo redakti

Bonvolu ne ŝanĝi ĉiujn aperojn de la vorto "anarkiismo" al "anarĥiismo". NPIV ankaŭ havas anarki'o kiel ĉefa kapvorto, kaj anrĥi'o kiel akceptebla alternativo samsignifa kiel anarkio. Bonvolu ne uzi vikipedion por provi trudi personan opinion pri lingva punkto. Bv rimarki ke la unuaj vortoj de la artikolo estis "Anarkiismo aŭ anarĥiismo ..." kio prezentas la ĉefan kapvorton kaj la akcepteblan alternativon, dum vi lasis nur la de vi preferitan formon kaj maltolereme forigis la alian formon kiu estas multe pli larĝe uzata en la lingvo. Arno Lagrange @ 09:14, 14. Sep 2008 (UTC)

Same pri Incesto. NPIV prezentas la esprimon "sangadulto" kiel arkaika formo por "incesto". Sekve ne anstataŭu kutime uzatan vorton per de vi preferita arkaismo elfosigita el unuaj provoj de la iniciatinto de la lingvo kiuj estas preskaŭ forgesitaj. Refoje alternativo povas aperi en dua loko, sed ne anstataŭ la plej kutima formo. AL @ 09:26, 14. Sep 2008 (UTC)

Forbaro redakti

Mi kontrolis diversajn viajn redaktojn; kelkaj estas pravaj, sed multaj estas malpravaj. Plej multaj el viaj redaktoj estis jam neniigitaj de aliaj kontribuantoj, kiuj taksis ilin ne ĝustaj. Bonvolu ne fari diskuteblajn ŝanĝojn al artikoloj sed prefere uzu diskutpaĝon de artikoloj por proponi vian vidpunkton. Se ĝi estos akceptita, ŝanĝoj estao faritaj al artikoloj. En la mala kazo, mi petas vin respekti regulojn de vikipedio : ĝi ne estas loko por eksperimenti aŭ promocii lingvajn variaĵojn. Se vi preteratentos tiun averton vi certe estos forbarita. Arno Lagrange @ 21:10, 14. Sep 2008 (UTC)


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.