jen: Averto: enciklopedio ne estas por sengustaj ŝercoj, pli simple ni diru, entute ne estas por ŝercoj. ThomasPusch (diskuto) 18:57, 16 jul. 2023 (UTC)Reply

Dua admono: Ankaŭ tiu redakto estis plena sensencaĵo. ThomasPusch (diskuto) 01:09, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

Tria admono: ripeta aldono de obseda informo "Li estas kalva" al finna maljunulo, kiu tekste montratas kun foto, do ĉiu povas vidi kiel aspektas la nazo, la barbo, la haroj ktp. La mencio de kalveco, jam multegajn fojojn aldonata, kontraŭ protestoj de aliaj uzantoj, kiuj plene ignoriĝis kaj parte estis la kaŭzo de forbaro de uzantokontoj por ĉiam, jam estis multfoje. Tiom obsede ĉiam reveni al sama infaneca stultumado signas psikan nekapablon kunlabori kun aliaj. Ankoraŭ unu admono kaj vi estos barita. ThomasPusch (diskuto) 01:54, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

Lasta admono estas, simple hazarde nur nun trovita, sed la sinsekvo de trovoj tute ne rilatas: ankaŭ tie ripeta aldono de obseda informo "Li estas kalva" al alia finna maljunulo - Ne eblos diri ke vi ne sciis pri tio ke ne eblas kaŝ-enigi tian frazon en tekstojn kiu evidente amuzas vin kaj nervas ĉiujn aliajn uzantojn. Mi bedaŭras, ĉar flanke de viaj obsedoj, kiuj jam impresas al mi malsanoj, vi kapablas tute bone kontribui (kvankam vi emas fari paĝojn sen ĉia "dekoro" kiel ligo al vikidatumoj, internaj, eksteraj ligiloj, kategorioj, ĝermaj ŝablonoj, bildoj, interkestoj kaj referencoj). Sed tamen, forbarita. ThomasPusch (diskuto) 07:10, 17 jul. 2023 (UTC)Reply


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.