Uzanto-Diskuto:Alaudo/Arkivo072006

Ĉi tie aperas miaj malnovaj mesaĝoj, por lasi mesaĝon por mi uzu la ĉefan paĝon de mia diskuto

Esperantigo de rusaj nomoj redakti

Mi rimarkis, ke vi (tute trafe, laŭ mia sento) uzas formon Kazan anstataŭ ankaŭ uzata Kazanj. Mi kun Maksim hieraŭ ekdiskutis pri tio, kiel pli trafe skribi: JaroslavlJaroslavlj ktp. Ĉu vi povus rigardi la paĝon Esperantigo de rusaj nomoj kaj eventuale aldoni vian opinion? - Slavik IVANOV 04:12, 15. Okt 2005 (UTC)

Bonvenon al Vikipedio redakti

Bonvenon al vi Alaŭdo ! Ĉu vi bonvolos enskribi vin inter la Vikipediistoj (kaj la Vikipediistoj de Rusio) ? Plezuran kunlaboron deziras al vi Arno Lagrange.

Kara Alaŭdo, ankaŭ mi kore bonvenigis vin. Ne miru, ke mi forigis la artikolon Alaŭdo. Vi (supozeble ne konante la vikipediajn regulojn) verkis vian memprezenton komence en la enciklopedia artikolo kaj poste priskribis vin (tute ĝuste!) en la vikipediista paĝo. Do, mi forigis la enciklopedian artikolon, por liberigi la spacon por la birdo alaŭdo. Amike, --Unukorno 16:21, 16. Dec 2003 (UTC)

Pri vikimedia mesaĝo redakti

Bonvolu precizigi pri kiu traduko de vikimedia paĝoj vi parolas en la Babilejo. Ĉu pri Meta:Ĉefpaĝo ? La informo pri monkolekto malaperis de la paĝoj de la vikipedio kaj mi ne kredas ke nur administranto povas fariĝi redaktanto ĉe Wikimedia kvankam temas pri aparta proceduro. Mi pretus helpi se mi komprenus pri kio temas. Arno Lagrange  08:34, 10. Okt 2005 (UTC)

Saluton, Arno! Mi respondis al via demando en la babilejo, kiun legas pli da homoj, ol mian privatan diskuton. Mi ne vere scias, kiuj paĝoj de Wikimedia plu restas kaj ĉu oni jam finis la monkolektan kompanjon, sed tamen la paĝon mi trovis hazarde, kaj estis mirigita per ĝia miskvalito. Se vi atente legos la paĝon [1] tie oni eksplicite indikas, ke la homoj, kiujn oni rajtigas redakti Wikimedia-paĝojn devas esti administrantoj en sia Vikio. Alaŭdo 10:24, 10. Okt 2005 (UTC)
Mi fintradukis la paĝon pri koleta kampanjo. Arno Lagrange  04:25, 12. Okt 2005 (UTC)


Kara Alaŭdo, redakti

Bonvolu legi [2]. Multe da sukcesaj artikoloj en Vikipedio deziras al vi Petro 12. Okt. 2005 16:13 (UTC)

Alaŭdo, haltu jam - la artikolo "Kio? Kie? Kiam?" riskas iĝi la plej ampleksa en la E-lingva vikipedio. Almenaŭ, la rusan version ĝi jam superis. Oni ne bezonas tioman detalecon.

Elŝutita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediista_diskuto:Vmel"

Elŝuto de Vikipedio redakti

Mi volas demandi vin pri du aferoj:

  • Kiajn komputilajn kapacitojn kaj teknikajn konojn vi havas? Ĉu vi povus krei vikipedion sur KD?
    • Mi multe laboris kiel programisto, sed ne pri interretaj teknologioj. Do, mi pli-malpli bone programas en MatLab, C, Pascal, Delphi, IDL. Kion vi subkomprenigas sub "kapacitoj"n? Mi havas senliman retan konekton kaj povas libere elŝuti dosierojn de ajna grandeco Alaŭdo 22:57, 28. Okt 2005 (UTC)
  • Ĉu vi povus traduki pri Kiel funkciigi simple robotojn? Mi pensas, ni povus uzi robotojn por korekti mistajpojn (kja al kaj).
  • Legu [3]

[4] [5] [6] kaj helpu min:)) Narvalo 14:27, 27. Okt 2005 (UTC)

    • Mi havas la KD-on kun germana Vikipedio (pro tio mi ja venis al la E-a versio). Kaj ĉar mi sufiĉe bone scipovas la germanan, mi povas kontakti la homojn kaj demandi pri teknikaj detaloj. Krome, kiom mi scias, oni jam unufoje produktis KD-version de E-vikipedio, tion faris Andrej Grigorjevskij, mi konas lin tre bone kaj povas ekkontakti lin por sciiĝi pri detaloj. Ĉu vi ŝatus produkti tiun diskon? Alaŭdo 22:57, 28. Okt 2005 (UTC)

Protekto de la paĝoj kaj lastaj ŝanĝoj redakti

Vi kandidatiĝis administrantiĝi por traduki, korekti teknikaĵojn. Nun vi daŭre - sen diskuto, el propra vidpunkto - protektas, forbaras paĝojn. ĉu vi ŝanĝis la paĝon de la Lastaj Ŝanĝoj? Mi nun ne povas tuj salti al alia lingvo de tiu paĝo. Narvalo 07:03, 4. Nov 2005 (UTC)

Saluton! Pardonu, mi ne volis fari ion malbonan. Jes, ja mi korektis tiun paĝon, kune kun la atentaro, la diskuto pri tio okazis ĉi tie. Mi dume pripensas, kiel starigi kroman teknikan paĝon kun ĉiuj laborlingvoj. Kiujn paĝojn vi ne povas atingi? Mi volonte simple enmetos bezonatajn lingvojn, mi esperas, vi ne bezonas ĉiujn 146 :) Sed komprenu, ke por multaj elŝuto de longaj sensencaj intervikioj estas simple perdo de trafiko! Alaŭdo 16:10, 4. Nov 2005 (UTC)
Jen, krome, mi ne tuj forbaras la paĝon, nur se iu homo persiste kontraŭ-NPOV-e ŝanĝas ĝin. Kaj kiam mi forbaras iun paĝon (kaj mi ĝis nun forbaris nur 2!), mi ĉiam indikas la kialon. Provu vidi la historion de tiuj paĝoj -- kaj vi vidos, ke mi kelkfoje korektis ilin kaj ili estis rekorektitaj, ĉiam de la sama (verŝajne) persono, ree al "Oni ĉiam evitu X-skribon, ĝi estas malbona kaj kontraŭfundamenta". Mi lasis tiun rimarkon tie, sed por ke homoj ne plu ŝanĝu tiujn paĝojn -- mi protektis ilin. Ĉu tio ĝenis vin? Se jes, diru! Kaj vi ja mem povas malprotekti ilin. Alaŭdo 16:10, 4. Nov 2005 (UTC)

Kion signifas la mallongigo "NPOV"? --Helmut Welger 18:14, 4. Nov 2005 (UTC)

"Neutra vidpunkto", vidu en la germana ĉe NPOV Alaŭdo 19:27, 4. Nov 2005 (UTC)
Dankon.-
La atentigo pri certa regulo do ne estas "NPOV", eĉ se iu opinias, ke tiu regulo ne validas. Tiam li povas diri: "jen eraro", sed ne "jen NPOV". Eraro estas io alia ol "NPOV"; oni ne konfuzu tiujn nociojn.--Helmut Welger 20:07, 4. Nov 2005 (UTC)
Mi ne samopinias, tiom pli, kiam temas pri via Fundamentoismo. Mi pli detale respondas sur la diskutpaĝo de la koncerta artikolo. Alaŭdo 20:49, 4. Nov 2005 (UTC)

Kelkaj demandoj pri "protektado" redakti

Le Hibou 01:59, 5. Nov 2005 (UTC)

1. Ĉu iu petis al vi protekti la paĝojn?
2. Ĉu vi ne protektis viajn proprajn ŝanĝojn? Vi ŝanĝis la tekston, kaj sekve protektis ĝin?
3. Ĉu vi legis la dialogon inter Roberto kaj Arno, pri Petro la 1-a (imperiestro de Brazilo) alie Petro la 4-a (Portugalio) ? Mi citas :
Roberto – « Kara Arno. Anonimulo 137.224.10.105 faras vandalismon en artikolo Roberto 20:30, 22. Okt 2005 (UTC) » (la anonimulo daure ŝanĝis la titolon al Petro la 4-a, Roberto daŭre reŝanĝis ĝin al Petro la 1-a)
Arno – « bonvolu ne nomi vandalismo redakton pri kiu vi malkonsentas. Temas pri redakta disk(p)uto ne pri vandalismo. Kontraŭ vandalismo agas administranto. Pri redakta diskuto ekzistas aliaj solvoj kiuj devas atingi interkonsenton. Arno Lagrange 07:02, 25. Okt 2005 (UTC) » (miaj emfazoj)

La paĝo neniam estis protektita.

4 Roberto ne estas administranto, vi jes. La paĝo de Roberto ne estis protektita, la via jes. Ĉu tiu estas ĝusta ? Ĉu bona administrantaro agu tiele?

Miaj komentoj redakti

Le Hibou 01:59, 5. Nov 2005 (UTC)

5 La laboro de administranto ne estas protekti paĝojn pro kontraŭ-NPOV (laŭ lia propra opinio).
6 La laboro de administranto estas agi kontraŭ vandalismo, ne redaktaj disputoj.
7 La anonimulo ne plu ĝenas Roberto, sen paĝo-protekto, sen IP-forbaro. Kiel ? Same kiel vandalismo, ĉar siaj ŝangoj estis daŭre retro-ŝangitaj, eventuale li cesis. Mi ankaŭ retro-ŝangis liajn ŝanĝojn, do la paĝo estis efektive « protektita » de unu sud-amerikano, kaj unu eŭropano, do 24h, 7j po semajno. Se sufice da redaktantoj akordas kun vi pri la kontraŭ-NPOV-ismon, la problemo baldaŭ malaperos, sen paĝoprotektado.
8. Mi estas tute kontraŭ protekto de iu ajn paĝo, krom se ciuj aliaj solvoj malsukcesis, kaj ankaŭ interkonsento ekzistas, ke vere estas problemo solvenda.

Amike, Le Hibou 01:59, 5. Nov 2005 (UTC)

Bone, mi komprenis la ĉefan politikon en ĉi-vikio. Nun la demando estas -- se oni daŭre ŝanĝas la paĝon sub iu anonima IP-adreso -- kion oni faru kontraŭ tio? Vidu, mia nelonga protekto de la paĝo ja aperigis tiun homon kaj ni povis komenci tion bone pridiskuti -- tio ja vere gravas. Ĉu reziste reŝanĝu tion? Bone, nu, mi ne sciis. Mi agnoskas mian eraron kaj petas pardonon! Alaŭdo 11:23, 5. Nov 2005 (UTC)
Pardono ne estas necesa, dankon pro via respondo Le Hibou 01:06, 6. Nov 2005 (UTC)
Ĉu mi respondu viajn ĉiujn demandojn?? Alaŭdo 11:23, 5. Nov 2005 (UTC)
Jes, sed el la respondo venas pliaj demandoj! En la artikolo pri "Surogata skribsistemo", ne estas evidenta spuro ke iu "daŭre ŝanĝis" la artikolon. En decembro 2004, 3 uzantoj ŝangis ĝin, unu post la alia, la lasta estis anonimulo 83.114. Unu jaro poste, malsama IP-adreso ŝangis ĝin, kaj vi ŝanĝis liajn ŝanĝoj. Do, redaktoj estia fare de uzantoj lauvice Cappuccino,Goulo,83..<unu jaro sen redakto>..84,Alaŭdo. Tute normala. Kial Alaŭdo ŝlosis la paĝon? (mi scias ke eble la anonimulo ankaŭ ŝanĝis la alian artikolon, sed tiu estas alia afero).
Fakte, mi akordas kun vi pri la kontraŭ-NPOV ŝanĝoj de la anonimulo. Sed ni havis, havas kaj havos multaj POV-paĝojn, kiujn, eventuale, iuj korektos, sen ŝlosi la paĝon. Pri redatktomilitoj (edit wars) inter nomitaj uzantoj, normale ili eventuale interkonsentas (almenaŭ en la E-vikio). Pri redaktomilitoj inter mi kaj IP-adreso, mi retroŝanĝas. Kaj retroŝanĝas. Kaj retroŝanĝas. Ĝis la anonimulo ensalutos kaj diskutos, aŭ ĝis li malaperos. Ju pli da uzantoj akordas kun mi, des pli da homoj povas helpi min. Se neniuj aliaj akordas... domaĝo, plejeble mi majĝustas!
Tiu estas mia solvo al la problemo de redaktomilitoj. Le Hibou 01:06, 6. Nov 2005 (UTC)
Dankon pro via respondo! Ĉu vi povas klare formuli, kiam tamen oni ja prefere ŝlosu la paĝojn? Ĉar laŭ mia kompreno, se iu anonimulo daŭre retroŝanĝas la paĝon -- tio ja estas tiu sama kialo, kiun oni havu por ŝlosi la paĝon. Aliel oni ja povas ĉiujn (eĉ specialajn) paĝojn malŝlosi kaj retroŝanĝi, ĉu ne? Kial oni perdu la tempon, kiun oni povas eluzi por pliaj interesaj artikoloj? Alaŭdo 01:24, 6. Nov 2005 (UTC)


Pri aliaj aferoj: mi multe ŝatas la novan aspekton de la diskutopaĝojn. Vi fariĝos bona administranto, unu tagon, mi certas!   Le Hibou 01:06, 6. Nov 2005 (UTC)

  1. Nu, kiel vi vidas, ĉi tie malkutimas protekti paĝojn.
  2. Plej grava afero estus la korekto de ĉiu x-entena esperanta ligo en la angla vikipedio per roboto.
  3. Mi ne scias kiel, sed mi bezonas sur la Lastaj Sanĝoj la lingvojn (ĉefe hungaran, germanan kaj ĉiujn). Kiel kaj kial vi forigis tiujn.Narvalo 08:39, 5. Nov 2005 (UTC)
1e -- mi jam komprenis
2e -- ĉu vi povus doni almenaŭ unu ekzemplon de tiu erara ligilo. Mi dume ne vidis iujn similajn ligilojn el la alilingva vikio.
en:Rail gauge, mi riparis la ligon [7], sed certe ekzistas aliaj. (ŝajne de Narvalo)
Jen ĉi tie okazis la diskuto [8] tie kelkaj homoj esprimis sian opinion pri tio, vi povas legi. La problemo pri la lingvoj estas tio, ke ne ĉiuj ja uzas senpagan senliman retaliron kaj la longa (tamen neplena) listo de vikioj ja tute ĝenas onin. Mi petas vin daŭrigi tiun diskuton sur tiu paĝo kaj laŭ la rezultoj de la diskuto ni povas (reen)ŝanĝi la paĝon. Alaŭdo 11:23, 5. Nov 2005 (UTC)
Dumtempe mi solvis la problemon sur mia persona paĝo. Mi do devas uzi nur unu plusan klakon.:))Narvalo 11:36, 5. Nov 2005 (UTC)
Vidu, 1-5 lingvoj ne estas ĉefa problemo. Mi, ekzemple, krome kontribuas al la rusa, germana kaj angla vikioj, sed mi ĉiam faras tion aliel -- mi iras al la ĉefpaĝo kaj de tie - al la lastaj ŝanĝoj. Eble estas tro longa vojo? Krome, mi havas ĉiujn paĝojn en mia ligilaro -- do, ajna paĝo estas alirebla per unu alklako. Eble ankaŭ vi faru tion? Se ne, mi pretas pridiskuti tion en la respektiva paĝo (en Diskutejo). Se eblas, bonvolu esprimi vin ankaŭ pri la ŝanĝoj de interfaco (la temo estis iom pli sube en la Diskutejo). Amike Alaŭdo 11:49, 5. Nov 2005 (UTC)
Ĉu eblas krei roboton por kontroli ĉiujn e-artikolojn kun ĉapelitaj literoj en aliaj vikipedioj (ĉefe en la angla)?Narvalo 11:54, 5. Nov 2005 (UTC)
Jen mia supra supozo: Do, kion vi reale proponas: ni trakribru ĉiujn anglalingvajn artikolojn, kaj se tiu havas intervikian ligilon al E-vikio, oni kontrolu, ĉu tiu artikolo vere ekzistas. Se ne, oni provu transformi la nomon de la artikolo al Unikodo kaj ankoraŭfoje provu. Se tio sukcesas, oni ŝanĝu la ligilon kaj daŭrigu al la sekva artikolo. Ĉu mi ĝuste komprenis?? Alaŭdo 11:49, 5. Nov 2005 (UTC)
Ĉu vi volas tion? Aŭ mi miskomprenas?
Teorie ĉio eblas, nur ni klare vortumu la taskon por la roboto!!! Alaŭdo 11:57, 5. Nov 2005 (UTC)

Kie eltrovi protektitajn paĝojn? redakti

Vi iam protektis 2 paĝojn? Kiujn? Le Hibou 16:29, 4. Nov 2005 (UTC)

Mi skribas pri tio ĉi tie. Kaj pri la kialoj. Vi povas libere legi la historion de la paĝoj kaj vidi, kial mi faris tion. Alaŭdo 16:32, 4. Nov 2005 (UTC)


Bonvolu helpi min, teknikan analfabeton:) Narvalo 15:02, 11 novembro 2005 (UTC)

Kion mi faru? Ĉu temas pri la cimo pri forbaro? Aŭ pri io alia? Mi ĉiam estas "Einsatzbereit" (servo-preta). ;) Alaŭdo 15:03, 11. Nov 2005 (UTC)

Via opinio redakti

Alaŭdo, post kelkaj tagoj mi denove legis proponojn en ADLS kaj tie mi ekvidis, kion vi alskribis sub mia noto. Ĉagrenas min, kiel kondutas kelkaj vikipediistoj. Mi opinias, ke mi skribas multe da bonaj paĝegoj, mi longan tempon tradukas ilin kaj kio poste ne okazos. Kiam mi "estos trabatalinta min" ĝis la fino, poste venos ia vikipediisto - agordisto kaj kritikos: Kial vi ne faris tion tiel aŭ tiel? Sed tiu vikipediisto mem ne scias aŭ ne volas traduki simile longan artikolon. Mi entute ne estas akra homo kiel vi skribas, sed tia konduto pruvos "levigi min" de sur la seĝo. Ili kondutas kiel generaloj al simplaj soldatoj, kiuj ĵus venkis batalon kaj poste iu kritikas ilin, kvazaŭ ili batalus malrapide. Kaj samtempe tiaj generaloj scias nenion alian ol malbone komandi.

Ankoraŭ unu rimarko: Bonvolu ne paroli anstataŭ aliaj pri la malŝato. Parolu je via nomo. Mi almenaŭ skribas plu sub mia nomo, sed aliaj estas evidente tiel malkuraĝaj, ke ili ŝanĝas sian nomon. Amike kaj vikie restas Petro 11. Nov. 2005 15:32 (UTC)

Interlingvaj ligiloj el la "Lastaj ŝanĝoj" redakti

Estimata ! mi iom malfrue rimarkas ke vi forigis la interlingvajn ligilojn el la paĝo "lastaj ŝanĝoj" laŭdire "laŭ intekonsento". Kiu interkonsentis pri tio kaj kie ? Mi mem malaprobas tiun ŝanĝon. Kiel kaj kiun ĝenas ke estas interlingvaj ligiloj tie ? Kaj min ĝenas ke ili forestas : ni perdas gravan interlingvecon de la projekto. Arno Lagrange  07:07, 29. Nov 2005 (UTC)

Mi iom pli klarigas je Lingvoligiloj en la paĝo de Lastaj Ŝanĝo Arno Lagrange  10:05, 11. Dec 2005 (UTC)
Mi kreis paĝon kun Lastaj ŝanĝoj en aliaj lingvoj kaj ligon al ĝi el Lastaj Ŝanĝoj Arno Lagrange  10:24, 11. Dec 2005 (UTC)

Dankon pro via helpo. redakti

Mi provos esti pli zorgema pri tio. (Diablaj transitivoj!) Dankon pro via helpo kaj atentigo. -- Yekrats 23:43, 30. Nov 2005 (UTC)

Portaloj redakti

Alaŭdo, ĉu vi povus aldoni ligilon en la maldekstran strion, kie estas ligiloj al ĉefpaĝo, Lastaj ŝanĝoj, Diskutejo ktp. novan ligilon al Portalo:Portalejo/Indekso? Ni opinias, ke tio estas utila portalo, kiu estos utila por ĉiuj vikipediistoj. Ĝi estus rapide atingebla el ĉiu artikolo de Vikipedio. Dankon. Petro 9. Dec 2005 07:19 (UTC)

naskita je la redakti

Oni diras "naskita je la" aŭ "naskita la"? Dankon pro via helpo Arandir 01:07, 10. Dec 2005 (UTC)

Fidantaro redakti

Ĉu vere vi trovas pli trafa "Fidantaro de Wikimedia Fondaĵo" ol Administrantaro kiun vi ŝanĝis en MediaWiki:Boardvote ? Trustees ja estas findidularo sed ĉu laŭvorte traduki? Mi ĉiam komprenis ke temis pri administra konsilantaro. (Cetere dankon ke vi kontribuas en la esperantigo de la interfaco : mi ĝis nun preskaŭ sole zorgis pri tio). Arno Lagrange  07:30, 13. Dec 2005 (UTC)

Ŝablonoj redakti

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo|Nomo AntaŭNomo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  10:20, 3. Jan 2006 (UTC)

Zilant redakti

Saluton-Säläm!

Alaŭdo-İskändär-Alexander, säläm, niçek yäşiseñ? Siña minnän berniçä täqdim:

  1. Tatar tele Template'lären beraz üzgärtik! İngliz Babilendä qarap bula...
  2. Äydä Universitetebez turında mäqälän Esperantoğa tärcemä itik (häm Zilant turında en:Zilant)! (dekanım xaqında mäqälä yazası kilmi ;) säbäplärne añlap bula, imeş)
  3. Berniçä Tatar Esperantoçı turında mäqälä yazíq! Mäsälän, Fatíx ÄMİRXAN.

Niçek qortlar yäşilär :) ?

Äle yäşäw tt:User:Untifler

Promeso ĉe PledgeBank redakti

Saluton. Bonvolu atenti la paĝon Vikipedio:Promeso verki po 3 artikolojn tage, kiu donas instrukciojn pri kiel eki plenumadon de la promeso, kiun vi subskribis antaŭ iom da tempo ĉe PledgeBank. Dankon pro via kunlaboremo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:05, 30. Jan 2006 (UTC)

Saluton kaj gratulon pro viaj kontribuoj al la Promeso verki po 3 artikolojn tage! Estas ĝojige vidi, kiel pro tiu promeso ĉiutage aperas en la Vikipedio novaj artikoloj pri interesaj temoj. Mi atentigas vin, ke ekde kelkaj tagoj ekzistas aparta paĝo, en kiu oni povas sekvi (ofte ĝisdatigatajn) statistikojn pri la promesa projekto kaj pri la rezulto kiun ĝi alportadas al la Vikipedio. Vi povas kontroli, kiom multe da novaj artikoloj jam ekestis, kaj ankaŭ vi povas utiligi tiun paĝon por sekvi vian propran plenumadon de la promeso - la paĝo ĉiam diras, kiom multe da artikoloj estis promesitaj kaj kiom multe da tio vere estis kreita. Do ek, mi deziras al vi bonan amuziĝon verkante, kuraĝon kaj multe da tempo, ideoj kaj motivigo por la laboro. Dankon pro via ĝisnuna helpo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:35, 9. Feb 2006 (UTC)

Nekredeble! redakti

Jes, nekredeble! Ankaŭ ĉi tie vi estas? ;) Bone, alia komuna ejo kie ni retrovis nin... Via madrida amiko, Eynar Oxartum 18:04, 10. Feb 2006 (UTC)

Vi skribis redakti

Kara Ajvol, en nia viki okazas io stranga: malaperis ligilo al diskutejo kaj anstataŭ komunuma portalo estas indikita angla nomo, kvankam neniuj dosieroj ŝanĝiĝis. Ĉu vi povus rigardi??? Alaudo

Strangege. Provu ielmaniere redakti http://eo.wikipedia.org/wiki/MediaWiki:Sidebar --.:Ajvol:. 07:37, 12. Feb 2006 (UTC)


Akuzativo ? redakti

Ĉu vi certas ke ĝustas la uzo de akuzativo post ĝis ? Laŭ mia scio ne aperu n post ĝis. En ordinaraj datoj la n anstataŭas iun nediritan "je" (la 28-an de marto = je la 28-a de marto). Io kio daŭras ĝis je la 28-a de marto ŝajnas al mi malĝuste dirita : konklude ĝustis "Ĝi daŭros ĝis la 28-a de marto" dum malĝustas via "Ĝi daŭros ĝis la 28-an de marto" Arno Lagrange  22:26, 23. Mar 2006 (UTC)

Pri roboto Thijs!bot redakti

Kara ! se la funkciigisto de thijs!bot persone skribis al vi estus bone ke li/ŝi sciigu al la tuta komunumo siajn celojn kaj respektu la vikipedian regularon pri robotoj - kiun ŝajne neniu respektas sed kiun ni tamen nevole eltenas : la paĝo pri lastaj ŝanĝoj ĉiutage bedaŭrinde plenplenas de nur robotaj redaktoj, kaj ni ŝajnas senpovaj kontraŭ tio krom forbari la roboton !!! Arno Lagrange  06:46, 20. Jun 2006 (UTC)

Mi starigis laŭ la modelo de alilingvaj vikipedioj permespetpaĝon por robotoj (e-e k angle). Ĝis nun mi vidis neniun uzi ĝin. Mi certe devus aparte priatenti. Mi aldonos peton ke robotistoj atentigu burokrato(j)n pri siaj petoj. Aliaj administrantoj nervoziĝas pro la konstanta ignorado de fremdaj robotistoj pri niaj demandoj : tial ili fine forbaris la roboton. Se vi estas ambasodoro por iu robotisto ne esperantoparolanta, bonvolu helpi ke tiu interkompreniĝu kun nia esperantlingva komunumo. Dankas Arno Lagrange  08:24, 29. Jun 2006 (UTC)
Robotisto devus iom atenti sian robotan uzantodiskutpaĝon kien mi enmetis afablan admonon sekvi la regularon. Se la robotisto ne regas la lingvon de la projekto kie li laborigas sian roboton li/ŝi devus tamen provi komuniki ĉu pere de ambasadoro, ĉu esprimante en lingvo kiun li/ŝi regas kaj petante ke iu traduku. Se vi private korespondis kun la robotisto estus afable ke vi iom sciigu al la komunumo pri la konversacio almenaŭ kiam tio koncernas la projekton. Ĉiuj tiuj antaŭzorgoj povus eviti koliziojn. Arno Lagrange  09:09, 30. Jun 2006 (UTC)

Images redakti

The list is produced by a script, and it needs a few hours for A-Z sequence. Moreover I'm doing the same in a lot of Wikipedias. The list will be complete in a few days. --Emijrp 08:49, 7. Jul 2006 (UTC)

Uzantaj skatoloj redakti

Jes oni povus pli subtile distingi devenlokon kaj nunan loĝlokon. Evoluebla estus la skatolo kreante iun novan ŝablonon {{DevenLoĝLoko}} kie estus variabloj devenLoko kaj nunaLoĝLoko Arno Lagrange  20:34, 10. Jul 2006 (UTC)

Jen mi kreis ŝablonon {{BabelLandoj}} per kiu vi povas sciigi kaj deven- kaj loĝ- -lokon kaj -landon. Arno Lagrange  21:45, 10. Jul 2006 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "Alaudo/Arkivo072006".