Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Danielrm93!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi Kiel redakti paĝon kaj Kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Vi disponas ankaŭ pri vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian vikipediistan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu 13:46, 7. Jan 2009 (UTC)

Via paĝo redakti

Saluton, Daniel. Mi ĵus korektis viajn frazojn sur via uzantopaĝo. Kore --Tlustulimu 13:46, 7. Jan 2009 (UTC)

Karaj Danielrm93 kaj Lingvano, vi respektive estas aŭtoroj de la supre menciitaj artikoloj, laŭ mi, pri sama temo. La laste enmetita estis Aeronaŭtika Fonetika Alfabeto, kiu devus esti alidirektilo por la unue enmetita; sed tamen mi vidas (tute neklera pri la temo) ke estas pli komprenebla titolo la due enmetita kaj pro tio eble la unua devus esti alidirektilo. Mi ne scias ĉu vi komprenas tion. Oni devas elekti unu el la du titoloj: la alia ne perdiĝos, ĉar restos kiel alidirektilo por la elektita. Ankaŭ neniu materialo perdiĝos ĉar ĉio devos esti algluita al la ununura artikolo. Vidu ke ankaŭ estas konflikto por la alilingvaj artikoloj. Danielrm93, vi ne enmetis la hispanlingvan ligilon ĉar kompreneble ĝi ne aperas en la hispana artikolo. Sed vi ankaŭ ne devis kopii tiujn ligojn ĉar ili jam direktis al ekzistanta esperanta artikolo. Mi esperas, ke unu (aŭ pli bone ambaŭ) el vi povos kunigi la materialon en ununura artikolo kaj elktu unu titolon. Bonvolu averti al mi pri tio. Se vi klakas sur mia subskribo, aperos mia paĝo kaj vi povos iri al mia Diskutejo. Dankon.--kani 15:48, 11. Sep 2010 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:53, 30 Dec. 2013 (UTC)