Hideo Levy

usona verkisto
(Alidirektita el Uzanto:Alifono/Hideo Levy)

Ian Hideo Levy (リービ英雄 , Rībi Hideo; naskiĝis la 29-an de novembro 1950) estas usona japana verkisto kaj tradukisto de la japana al la angla. Li estas unu el la unuaj usonanoj por skribi modernan literaturon en la japana.

Li estis rimarkita en Japanio por lia romano Seijōki no Kikoenai Heya publikigita en 1992, por kiu li ricevis la premion Noma de la novaj aŭtoroj. Por liaj kontribuoj al la radiado de la japana literaturo eksterlande, li ricevis en 2007 speciala premion de la Japana Fondumo.

En 1996 lia romano Tiananmen estis nomumita por la Premio Akutagawa.

Biografio redakti

Ian Hideo Levy naskiĝis en 1950 de uson-pola patrino kaj de juda patro. Lia patro nomis lian filon Hideo laŭ unu el liaj amikoj kiuj estis internigita en nazia koncentrejo dum la Dua mondmilito[1]. La patro de Levy estis diplomato, kaj la familio vivis en Taijvano, Hong Kong, Japanio kaj Usono.

Ian Hideo estas diplomitiĝinto de la Universitato Princeton kaj ricevis poste lian doktoriĝon ĉe la sama universitato por esti studinta Kakinomoto no Hitomaro.

Post esti asista profesoro en Universitato Princeton, li instruas ĉe la universitato Stanford.[2]

Dum lia estado al Princeton, Levu studis Man'yōshū. Lia traduko en la angla de tiu teksto permesas al li vidi sin aljuĝi en 1982 la U.S. Nacia Book Award, unu el la plej prestiĝaj literaturaj premioj en Usono, en la kategorio Tradukado (komuna premio).[3] Li menciis Susumu Nakanishi, klera specialisto de la Man'yōshū, kiel lia mentoro.

Romanoj redakti

  • 『星条旗の聞こえない部屋』Seijouki no kikoenai heya(Koudansha 1992 / Koudansha Bungei Bunko 2004)
  • 『天安門』Ten'an'mon(Koudansha 1996)
  • 『国民のうた』Kokumin no uta(Koudansha 1998)
  • 『ヘンリーたけし レウィツキーの夏の紀行』Henrii Takeshi Rewuitsukii no natsu no kikou(Koudansha 2002)
  • 『千々にくだけて』Chiji ni kudakete (Koudansha 2005 / Koudansha Bunko 2008)
  • 『仮の水』 Kari no mizu(Koudansha 2008)

Tradukoj redakti

  • Otohiko Kaga Riding the East Wind: A Novel of War and Peace (錨のない船?), Kodansha America 2002)

Premioj redakti

Referencoj redakti

  1. angle Nihongo Institute Newsletter, vol. 3, 1999 (rete legebla Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine arĥivo)
  2. angle Posts Tagged ‘"Ian Hideo Levy", arĥivo, alirite la 31-an de julio 2011.
  3. "National Book Awards – 1982". National Book Foundation. Retrieved 2012-03-10.
    There was a "Translation" award from 1966 to 1983.
  4. Japan Foundation, Japan Foundation Award, 2007