Japana Fondumo


La Japana Fondumo ( japane 国際交流基金 国際交流基金 , Kokusai Kōryū Kikin, angleJapan Foundation”) estas kultura institucio, kies tasko estas promocii kaj disvastigi la japanajn lingvon kaj kulturon en la mondo. Ĝi povas esti konsiderata kiel la japana ekvivalento de la germana Goethe-Instituto aŭ la angla British Council.

Japana Kultura Instituto en Kolonjo (Köln), Germanio

HistorioRedakti

La institucio estis fondita en 1972. Je la 1-a de oktobro 2003, ĝi estis submetita al la Japana Ministerio pri Eksterlanda Politiko kaj tial estas parto de la eksterlanda kultura politiko de Japanio. Por antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn inter Japanio kaj eksterlando ĝi ofertas lingvokursojn pri la japana lingvo kaj organizas eksterlandajn eventojn. Japana Fondumo organizas la plej uzatan teston pri scio de la japanaj lingvaj, la tn. Japanese Language Proficiency Test (JLPT).

Organiza distribuoRedakti

La Japana Fundumo havas 21 filiojn en 19 landoj. La ĉefsidejo estas en Tokio. Ekzistas ankaŭ oficejo en Kioto.

BibliografioRedakti

Japana Fondumo (jp: Kokussai Koryú Kikin) eldonis en la jaro 1977 broŝuron en Esperanto sub la titolo "La Japana Fondaĵo"

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti