Uzanto:Mayhair/malnetaj artikoloj/Utica Cartoon

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Utika Kartuno
La titolkarto de la filmo
La titolkarto de la filmo
Originala titolo Utica Cartoon
Produktadlando Usono
Originala lingvo la angla
Kina aperdato 13 julio 2001
Daŭro 7 minutoj, 24 sekundoj
Ĝenro tranĉaĵo de vivo, komedio
Reĝisoro(j) Fran Krause
Scenaro Fran Krause, Will Krause
Muziko de Fran Krause, Tony Astone, Will Krause
Produktinta firmao Animation Cowboys
Distribuo Cartoon Network
IMDb
vdr

Utica Cartoon (en Esperanto: Utika Kartuno) estas animacia mallonga filmo kreita de Fran kaj Will Krause. Ili kreis la filmon por televida konkurso ĉe Cartoon Network, The Big Pick II, kie spektantoj povis voĉdoni por sia preferata filmo; la filmo kun la plimulto da voĉdonoj iĝis plena serio.[1] Utica Cartoon ne venkis, sed anstataŭe alia filmo, Codename: Kids Next Door (en).[2]

Intrigo redakti

En la urbo Utiko, Dan (urso), Mike (simio), Johnny (kato) kaj Marty (testudo)[noto 1] loĝas kune en apartamento. Dan kaj Mike ludas surtablan ludon, kie oni devas diveni kiun rolulon la alia elektis (ĝi estas pastiĉo de Guess Who? (en)). Mike tiam sugestas al Dan, "Ĉu via rolulo ege deziras matenmanĝon?" Ili volonte eksteriras.

 
Kolbasobulko

Dan kaj Mike trovas restoracieton. Mike, kontraŭ unu dolaro, mendas kolbasobulkon, sed Dan montras strangan 17-dolaran bileton. La kasisto rimarkas, ke lia mendo havas pli da kolbasoj ol la antaŭaj, kaj tial li ne bezonas pagi hodiaŭ.

Dan do mendas pli kaj pli da kolbasoj ĉiutage, por ke li ĉiam havas senpagan matenmanĝon. Sed des pli li iĝas naŭza kaj nepovanta manĝi pli.

 
Miksilo

Unu tagon, Mike faras "planon" por Dan. Li kaŝiĝas en lia buŝo, por ke li ŝajnigu, ke li manĝas la kolbasojn, kiam fakte Mike manĝas. Sed la kasisto rimarkas tion, kaj elpuŝas Mike. Johnny kaj Marty faras alian planon: unu portas aliveston de Mike manĝante, dum la alia distras la dungitojn. Sed la kasisto pensas, ke besto (Marty) denove eniris la buŝon de Dan. Li estas tiel ŝokita, ke li tute forpelas Marty. Fine, Mike provas uzi miksilon por fari trinkaĵon el la kolbasoj, sed Dan trovas tion eĉ pli naŭza.

Subite, du policanoj arestas Dan, kaj asertas, ke li alportis dorlotbeston (Mike) kontraŭ la politiko de la restoracio. Ili ankaŭ forprenas la kolbasojn, kiel "indikaĵojn". Kaj Dan kaj Mike eniras ilian aŭton. Post ne longe, la policanoj demetas siajn kostumojn por malkaŝi, ke ili fakte estas Johnny kaj Marty. La amikaro do eskapas al Kanado, kiun ŝildo priskribas kiel "la benjetlando de Usono".

Notoj redakti

  1. La nomoj de la roluloj ne estas klaraj en la filmo mem, sed ili estas diritaj en la oficiala retejo.

Referencoj redakti

  1. Reklamo por la filmo ĉe Cartoon Network angle
  2. Ryan Hall (5 decembro 2002). Codename: Kids Next Door Goes Into Action (angle). Arkivita el la originalo je 10 octobro 2012.

Eksteraj ligiloj redakti