Uzanto:RBT/Enkategoriigoj/Naskiĝintoj kaj mortintoj/Diskuto

La suba diskuto ekestis per parta transpreno de teksto el la paĝo Vikipedio:Diskutejo/Kategorioj Naskiĝintoj kaj Mortintoj kaj povas poste kompreneble esti daŭre disvolvata ĉi tie:


Kategorioj:Naskoj, Naskiĝoj kaj Mortoj redakti

Dankon pro via reago kaj sciigo de tio, ke la plej aŭtomatebla laboro jam estas de vi farita. Verŝajne ankaŭ vi ne dubas, ke sekvontfoje ĝuste tiu ĉi estus la plej facile aŭtomatebla, do tiam mi proponas aldone, ke se sekvontfoje vi spektos la bezonon fari iun tian ĉi tute aŭtomatan anstataŭigadon, ke vi kontaktu min kaj tion mi povos verŝajne facile kaj fidinde solvi kaj sekve ni povos koncentriĝi al tiuj malpli facilaj artikoloj, nome kie enkategoriigo ĝis nun ne ekzistas. Tamen eĉ tie mi daŭre opinias robotan prilaboron aŭ almenaŭ helpon taŭga kaj realigebla. La ĉefpaĝo de mia retumilo estas Hazarda paĝo de la Vikipedio, kaj ĵus montriĝis al mi hazarda artikolo Vasilij DEVJATNIN. Ĝi ankoraŭ ne estas enkategoriita laŭ naskiĝ- kaj mortjaro. Tamen, ĝi ja enhavas tiujn datumojn, kaj krome jam estas enkategoriigita sub Kategorio:Rusiaj esperantistoj. Nu kaj jen tuj du proponoj: Unue, serĉante artikolojn pri homoj indas priatenti la enhavon de tiaj ĉi kategorioj. Due, eĉ pli grave, eblas elserĉi ĉiujn artikolojn enhavantajn komence la vorton "naskiĝis" kaŭ "mortis", kaj aŭ simple fari liston de ili por sekva homa prilaborado, aŭ eĉ perprograme eltiri la jarojn sekvantajn kaj aŭtomate tiajn artikolojn enkategoriigi (kvankam porcerte nur post homa konfirmo de ĉiu unuopa ŝanĝopropono far la roboto). Por iom montri, ke io tia eblas, kaj eble ankaŭ por ne nur babili kaj tuj iom helpi al vi, mi petis la datumbankon pri tiaj artikoloj (enhavas "naskiĝis" kaŭ "mortis" kaj ne enhavas ankoraŭ "Kategorio:Naskiĝintoj" nek "Kategorio:Mortintoj"). La rezulto videblas kaj libere uzeblas por via aŭ mia (laŭ interkonsento) plia pritraktado ĉi tie: [1]. Mi ĝojos aŭdi vian opinion pri tiu provo. Blahma 13:58, 8. Jan 2006 (UTC)

Mi rigardis la liston de ankoraŭ neenkategoriitaj artikoloj pri homoj. Ĝi estas ĝusta helpilo, sed necesos eltiri artikolojn, en kiuj estas mencio pri naskiĝoj aŭ mortoj kaj kvankam ili ne estas skribitaj pri homoj konkrete. Kiel ekzemplon mi indikos artikolon pri Bee Gees. Se vi volos fari tiun ĉi laboron roboton, bonvolu informi min kaj ankaŭ, kio estos necese fari de mi. Eble ne estas faritaj kategorioj pri ĉiuj jarcentoj kaj naskiĝintoj kaj mortintoj (tre fora historio). Ĉu ankaŭ roboto scias fari tion? Kiam mi redaktis kaj serĉis homojn, mi helpis min per aliaj kategorioj.Petro 8. Jan 2006 14:31 (UTC)

Jes Blahma via peto al la datumbazo montras ke abundas la arttikoloj pri homoj ne jam enkatorigitaj laŭ naskiĝ- kaj mort-datoj. Tion solvu nepre roboto kaj homaj redaktantoj zorgu pli pri homaj taskoj !!! Arno Lagrange  15:04, 8. Jan 2006 (UTC)


Ĉu roboto scias trovi ĝustan daton de naskiĝo, eventuale de morto, se en la artikolo oni parolas pri pluraj naskiĝdatoj de pluraj homoj? Ekz. artikolo estas pri patro kaj en ĝi oni indikas naskiĝjarojn de liaj infanoj. Kiel ĝi elektos tiun ĝustan daton? Petro 8. Jan 2006 18:03 (UTC)


Mi iom ekpripensis la detalan funkciadon de la enkategoriiga roboto por solvi tiun ĉi taskon. Jen kelkaj skizaj ideoj por imagigi kiel tio funkcios:

  1. La roboto trovos ĉiujn paĝojn kie troviĝas mencio pri naskiĝo aŭ morto (laŭ pluraj ŝablonoj, ekz. ĉeesto de vorto "naskiĝis" aŭ "mortis"), sed sole unufoje en la artikolo (por eviti artikolojn kie oni parolas pri pluraj homoj samtempe). Alia ekkonebleco de biografiaj datumoj estas serĉi por (naskiĝjaro-mortjaro) – kompreneble per iom pli tolerema maniero (ĉar povas esti meze ankaŭ ekzakta dato ktp.) kaj ankaŭ nur se tia mencio troviĝas en la artikolo sole unufoje.
  2. La roboto klopodos analizi la daton sekvantan la trovitan ŝlosilvorton (ekzemple strebante trovi tuj poste alligitan jarnumeron, ignorante eventualan antaŭan monatnomon ktp.) kaj de tio deveni la jaron, kiam la evento(j) okazis.
  3. La roboto proponos al homo ŝanĝon en la artikolo (enkategoriigo) kaj samtempe montros la kuntekston laŭ kiu ĝi eksciis la informon.
  4. La homo kontrolos, ĉu la proponita ŝanĝo ĝustas, kaj se jes, tiam permesos al la roboto okazigi ĝin. Se ne, la homo okazigos la ŝanĝon mem, aŭ plibonigos la roboton por ekkoni ĝustan jaron ankaŭ en tia kazo (se tio iel eblos).

Se el pluraj perrobotadoj elfluos, ke la roboto laboras sur alta sukcesnivelo, la homo povas permesi al la roboto plu labori tute aŭtomate, kaj poste la homo (kaj tiu sekve ne plu devos esti mi, sed povos tiu fariĝi ankaŭ jam vi, Petro, se vi volos) kontrolos ĉiujn ŝanĝojn faritajn de la roboto (laŭ ties kontribulisto) kaj korektos eventualajn erarojn.

Kompreneble per tia maniero oni verŝajne preterantos kelkajn artikolojn, kiuj jes temas pri homoj kaj donas biografiajn datumojn, sed per iu iom stranga, al la roboto nerekonebla formo. Tamen tiajn artikolojn oni povos poste per iu pli ĝenerala kaj pli tolerema datumbankpeto ankaŭ trovi kaj lasi al homo ŝanĝi la restantajn paĝojn permane.

La ĝenerala principo ĉe perrobotado, kiun mi strebas aplikadi, estas, ke oni aŭtomate faru nur tion, kio estas certega, post homa konfirmo faradu tion, kio estas nur preskaŭ certa, kaj ke estas ĉiam pli bone la necertaĵojn aŭ malfacilaĵojn unue lasi kaj nur poste, kiam jam la plej multo perrobote solviĝos, oni povos la ceteraĵon aŭ per pli ĝenerala (kvankam jam pli erarema) pritraktado, aŭ permane finfari mem. Ĉu tiel bonas?

Mi proponas krei tian roboton dum la sekva semajno, ĉar dum kelkaj sekvaj tagoj mi ankoraŭ havos universitatajn devojn. Tamen mi iom timas, ke ĝis tiu tempo vi, Petro, faros jam la plejmulton permane. Bonvolu ankoraŭfoje pripensi, ĉu ne indus unue atendeti ĝis la roboto faros la plejmulton, por poste nur kontroli la rezulton kaj fini la laboron, ol pasigi plurajn tagojn per uniforma laboro, dum vi povus okupiĝi pri io pli "homa", kiel jam diris Arne? Bonvolu nepre ne taksi la aferon tiel, ke mi volas tiun ĉi de vi identigitan kaj certe plenumindan taskon de vi "forpreni" - ne estas tiel; mi nur vidas, kiel vi turmentiĝas per tio, kaj ŝatus per tio ĉi al vi vikie helpi. Blahma 18:33, 8. Jan 2006 (UTC)




Mi konsentas kun viaj opinioj pri la robota laboro. Mi ne opinias, ke vi volas forpreni al mi laboron, dum tri tagoj, kiam mi faras ĝin rilate al la naskiĝjaroj kaj mortojaroj mi traserĉis multe da artikoloj, mi do scias, kia tio estas laboro. Ankoraŭ unu noto: Se en artikoloj aperos frazoj, ekz.: "La ideo naskiĝis en la jaro 1985." kaj similaj informoj aperantaj ankaŭ en artikoloj pri bataloj, militoj, kie verŝajne estos frazoj de tipo: "Reĝo X mortis en la batalo en la jaro 1498...", ĉu la roboto ne konsideros ilin kiel informon por fari kategorion?

Dankon, Petro, pro via komprenemo kaj kunlaboremo. Videblas, ke dum tiuj tri tagoj vi jam akiris sufiĉe da sperto pri la prilaborataj artikoloj, kaj mi ĝojas esti avertita pri diversaj misgvidiloj, kiel ekzemple tiuj mencioj pri naskiĝintaj ideoj aŭ reĝoj mortintaj en bataloj. Mi klopodos do eviti ilin, se tio eblos – ekzemple serĉante nur komence de artikolo (por eviti enartikolajn menciojn pri mortintaj reĝoj). Kio tamen misgvidos min, tion mi permane malkonfirmos, aŭ poste oni trovos kaj korektos permane. Same kio pro tiuj ĉi aldonaj limigoj de la programo preteriros la "okulojn" de la roboto, pri tio poste homo decido laŭ generota listo de daŭre neenkategoriitaj artikoloj kun la suspektaj vortoj. Eksciinte pri viaj spertoj, mi fakte ŝatus vin helpi al mi dum la kreado de la roboto per ankoraŭ unu afero, kaj nome ankoraŭ antaŭ ol mi ekkreos ĝin: Helpus al mi, se vi kreus por mi liston de ĉiuj diversaj eblecoj, kiel oni en diversaj artikoloj mencias la naskiĝ- kaj mortodatojn (mi vidis ke ekzemple enkrampe, post vortos "naskiĝis", post mallongigo "nask.", post asterisko ktp.). Tian liston mi poste povus uzi por instrui al la roboto ekkoni la datojn ene de artikolaj tekstoj. Se vi emos fari tian liston, bonvolu poste alirebligi ĝin al mi. Mi ne eklaboros pri la roboto pli frue ol merkrede, do restas sufiĉe da tempo. Ankoraŭ pri unu afero mi forgesis: Jes, por alia roboto eblas tre facile kaj tutsenerare amase krei ĉiujn bezonatajn kategoriajn paĝojn por la unuopaj jaroj, kiujn vi dume kreadas permane. Sufiĉas diri al mi, de kiu jaro oni komencu (kaj verŝajne oni daŭrigu ĝis 2006). Blahma 20:53, 8. Jan 2006 (UTC)

Se vi ne havos tempon por verkontroli la plenumitajn taskojn de la roboto, mi ĝoje prenos tiun taskon, por ke mi kontrolu, ĉu ĉio estos en ordo. Se vi metos kondiĉon por serĉi nur en majuskligitaj titoloj de artikoloj, tio ne estos eble konvene, ĉar aperas ĉi tie titoloj pri homoj majuskligitaj kaj ankaŭ minuskligitaj, ekz. Soekarno, Drupi, Madonna, Enya, Tenzin Gyatso ktp. Poste do informu min, kiam vi havos ĝin preta. Dezirante al vi sukcesojn atendas la roboton Petro 8. Jan 2006 20:38 (UTC)

La informoj pri nasko-morto indikoj estas skribitaj plejparte tiel, kiel vi skribis al mi, iam ili estas en formo ekz. 1888-1950 kaj enkrampe. Iam mi devis serĉi, ĉu la indikoj ne rilatas al la tempo de regado kaj poste en artikolo verkontroli, ĉu ili estas ĝuste de la naskiĝo kaj morto aŭ de regado (tio rilatas al reĝoj, imperiestroj ks.). Kio rilatas al daŭrigo en subkategorioj pri naskiĝjaroj kaj mortojaroj, eble estos bone, se vi mem rigardos la ĉefajn kategoriojn Kategorio:Naskiĝintoj kaj Kategorio:Mortintoj. Tie estas subkategorioj pri jarcentoj. Se mi redaktis homon, kies indikoj estis la unuaj en la konkreta jaro de la konkreta jarcento, mi devis krei tiun subkategorion, ekz. Kategorio:Naskiĝintoj en la 19-a jarcento. Tie vi ekvidos, kio estas farita kaj kio mankas en ĉiuj jarcentoj. La sama estas en subkategorioj pri mortintoj en la x-a jarcento. Mi ne kreis en ĉiu jarcento 100 subkategoriojn kun jaroj, simple mi "atendis", kiam ia persono aperos. Certe estus bone, se la roboto en estonteco laborus mem kaj aŭtomate enmetus kategoriojn en novajn artikolojn, kie tiuj ĉi informoj ne estos, ĉar post unu du jaroj ni povus komenci denove. Petro 8. Jan 2006 21:11 (UTC)
Ankaŭ mi pripensis pri kategorio pri homoj, kiuj naskiĝis aŭ mortis antaŭ Kristo. Eble sufiĉos, se estus kreita unu kategorio Naskiĝintoj antaŭ Kristo kaj Mortintoj antaŭ Kristo. Kion vi opinias pri tio? Tie estus ekz. faraonoj, regintoj en ĉinaj dinastioj, antikva Egiptio... Aŭ ĉu ni demandu en diskutejo? Kien envicigi Kriston kaj Jesuon? Kelkaj havas du datojn pri naskiĝo. Petro 8. Jan 2006 21:26 (UTC)


Petro, ŝajnas ke Blahma plene respondas la demandon kiun vi faris al mi : subtile sed fareble estas laborigi roboton pri ripetiĝantaj taskoj. Kuraĝon al ĉiuj ! Arno Lagrange  07:03, 9. Jan 2006 (UTC)
Povas okazi ankaŭ situacio, ke redaktanto alskribos informon pri mortojaro al persono, kiu intertempe mortis, sed la redaktanto ne alskribos kategorion pri mortintoj. Ankaŭ en tiaj okazoj estus bone, se la roboto aldonus tiun informon mem. Petro 9. Jan 2006 09:15 (UTC)
Jes, bona ideo. Teĥnike ne eblas iel "fiksi" la roboton al ĉiuj nove aldonataj / redaktataj artikoloj, sed mi ja povas krei por mi iun liston de tiuj ĉi daŭre-laborantaj robotoj kaj, ni diru, ĉiumonate eltiri de la Vikipedio liston de ĉiuj dum la antaŭa monato redaktitaj artikoloj, kaj lasi la roboton prilabori tiujn same, kiel ĝi nun estas prilaboronta la tutan artikolaron. Blahma 18:15, 9. Jan 2006 (UTC)

Kelkaj nomoj de homoj estas ĉi tie redirektataj al vikipediistaj paĝoj. Ĉu ni enkategoriigu ilin ankaŭ? Multaj artikoloj havas ŝablonon pri dato, kiu estas uzata en naskiĝjaroj. Petro 9. Jan 2006 18:33 (UTC)

Mi ne certas, ĉu enkategoriigoj de alidirektilaj artikoloj estas validaj. Se ili jes aperas en la kategoria listo kaj se ili jes funkcias, tiam do jes enkategoriigu ilin ankaŭ. Nome povas poste ekesti sub tiu nomo aparta artikolo pri tiu persono, kaj tiam oni simple transprenos la kategoriigon. Kaj ĉu tiu ŝablono, pri kiu vi parolas, estas la "ĝenerala" ŝablono por datoj, aŭ ĉu eĉ ekzistas iu speciala por naskiĝjaroj? Se jes, tiam bonvolu sciigi la nomon, ĉar tio povus multe helpi al mi. Dankon. Blahma 22:05, 9. Jan 2006 (UTC)

Roboto pretas redakti

Mi ĵus finpretigis la unuan version de la roboto, kiu jam scipovas en la plej facilaj kaj plej kredindaj kazoj aŭtomate ekscii de artikolo naskiĝ- aŭ mortojaron de priskribita persono kaj enmeti tian artikolon en ĝustan kategorion. Nun mi iomete ekprovos okazigi aŭtomatajn (tamen de mi kontrolatajn) ŝanĝojn en kelkaj artikoloj por vidi, ĉu ĉio bone funkcias. Poste mi denove sciigos vin. Mi vidas nome, ke Petro daŭre laboregas permane aldonante la informojn. Espereble tio post la eklaboro de la roboto fariĝos preskaŭ nenecesa (oni nur permane klarigu la malmulton, kiu restos por roboto nesolvebla). Blahma 00:31, 13. Jan 2006 (UTC)

Blahma, dankon. Petro 13. Jan 2006 00:40 (UTC)

La roboto jam funkcias kaj mi sukcese provis ĝin ĉe kelketaj artikoloj, kiujn mi deprenis de la aŭtomate generita listo, kiun mi jam antaŭe menciis ĉi tie. Oni povas vidi la okazigitajn ŝanĝojn en la listo de la kontribuaĵoj de la RBT. Morgaŭ mi daŭrigos la laboron, jam per serioza pritraktado de pluraj artikoloj unu post alia. Mi planas aparte pritrakti naskiĝ- kaj mortjarojn, ĉar la roboto laboras serie kaj ĉiam serĉas nur unu el la aferoj en la artikoloj. Tamen tio ne estos problemo, ĉar post kiam mi aldonos iom da naskiĝjaroj, mi eklaboros alterne pri mortjaroj kaj inverse. Cetere, oni ĉiam povos trovi artikolon, kiu enhavas iun de la suspektindaj tekstoŝablonojn (indikantajn ke temas verŝajne pri biografia artikolo) kaj en kiu samtempe daŭre mankas iu de la kategorioj - do fakte entute ne eblas, ke ni tiel ĉi ekzemple hazarde ion preteratentu. Fakte estas eĉ male, ĉar kion ne sukcesos mem ekscii kaj aldoni la roboto, tion poste povos laŭ listo permane finfari homo. Krome ankoraŭ, mi por krei la roboton uzis multe da jam farita kaj bona robota programkodo kaj ankaŭ aldonis iom da pliaj propraj ideoj - kaj tiessekve la roboto nun ne nur aldonas la ĝustajn kategoriojn, sed ankaŭ samtempe translokas la liston de ĉiuj kategorioj en ĝustan lokon sube de artikolo (se ĝi ankoraŭ ne estis tie antaŭe), laŭalfabetigas ĝin kaj ankaŭ aldonas post la nomo de la kategorio Naskiĝintoj/Mortintoj la signon | kaj la ordigŝlosilon, kiu estas aŭtomate kreita de familia(j) nomo(j) postsekvata(j) per persona(j) nomo(j) - kaj jes, kompreneble mi ŝanĝis tiel, ke la programu serĉu familiajn nomojn ne simple kiel lastan de la vortoj, sed laŭ la majuskligo kiun ni uzas ĉi tie! :) Espereble do mi plu simile sukcesos ankaŭ morgaŭ, kiam mi la unuan fojon povos per komputilo anstataŭigi la ĝis nun lacige permane faratan laboron. Tamen nun mi ja ankoraŭ iru por kelkaj horoj dormi ;-) Bonan nokton deziras al ĉiuj Blahma 01:46, 13. Jan 2006 (UTC)

Bone!
Tamen mi proponas aldoni familinomon ankaŭ al ĉiujn aliajn kategoriojn en la artikoloj. Ekzemple

en A. J. WITTERYCK post via roboto estas:



[ [Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W]]
[ [Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[ [Kategorio:Esperanto-kulturo]]
[ [Kategorio:Esperanto-movado]]
[ [Kategorio:Esperanto]]
[ [Kategorio:Naskiĝintoj en 1865|WITTERYCK, A. J.]]



Mi proponas fari tiel:



[ [Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W|WITTERYCK, A. J.]]
[ [Kategorio:Enciklopedio de Esperanto|WITTERYCK, A. J.]]
[ [Kategorio:Esperanto-kulturo|WITTERYCK, A. J.]]
[ [Kategorio:Esperanto-movado|WITTERYCK, A. J.]]
[ [Kategorio:Esperanto|WITTERYCK, A. J.]]
[ [Kategorio:Naskiĝintoj en 1865|WITTERYCK, A. J.]]



Maksim 07:23, 13. Jan 2006 (UTC)

Pri la roboto redakti

Blahma, ĉu vi dormigis la roboton? Ĉi tie estas ankoraŭ miloj da personaj nomoj neenkategoriigitaj.

Kelkaj miaj demandoj:
  1. Ĉu la roboto ankoraŭ ne scias aldoni Kategorion:Mortintoj?
  2. Kial ĝi faras kategoriojn (resp. ĝi realfabetigas ilin kun aliaj) tie, kie mi jam alskribis ilin? Mi aldonis ilin tiel, ke unue estas kat. Naskiĝintoj kaj nur poste kat. Mortintoj. Eĉ kiam ili ne estas alfabete, unue oni devas naskiĝi por ke oni povu morti, ne male.

Petro 14. Jan 2006 15:53 (UTC)

Unue mi koncize respondos viajn demandojn, poste mi pretigos kaj ĉi tie publikigos iom pli detalan priskribon de la roboto, ĉar dume ĝi jam sufiĉe maturiĝis kaj nun jam mi povas simple lasi ĝin labori kaj fojfoje respondi al ĝiaj demandoj.

  1. Ĉu vi dormigis la roboton?
    • Ne, mi nur dume ofte haltigadis ĝin por fari pliajn ŝanĝojn kaj plibonigojn. Ĉiam kiam mi eksciis, ke io ankoraŭ ne tute bone funkcias, aŭ ke oni povus ekzemple ion pli lerte fari aŭ fari tiel, por ke la roboto ne devu tiom ofte demandi min pri konfirmo de ŝanĝo sed samtempe la rezultoj de tute aŭtomataj ŝanĝoj daŭre restu kiom eble plej fidindaj, mi haltigis la roboton kaj faris la bezonatajn ŝanĝojn. Tial ekestis la diversaj paŭzoj.
  2. Ĉu la roboto ankoraŭ ne scias aldoni Kategorion:Mortintoj?
    • Jes, ĝi nun ne scias fari tion, ĉar tio nun ne estas ĝia tasko. Mi unue planas pritrakti ĉiujn naskiĝojn, nur sekve ĉiujn mortojn. Ekzistas pluraj kialoj por tio. Jam la plej baza estas, ke la algoritmo por ekkoni la naskiĝjaron jam nun estas sufiĉe komplika (por kiel eble plej efike eviti ĉiujn ajnajn eventualajn erarojn aŭ misojn). Tamen ja fojfoje ia miso povas okazi, kaj sekve malĝusta rekono de naskiĝjaro povus ankaŭ malĝustigi rekonon de mortojaro, se oni farus ambaŭ samtempe. Nun se okazas eraro (ekzemple ke la roboto enmetos falsan naskiĝjaron dum fakte neniu vera naskiĝjaro troviĝas en la artikolo), sufiĉas reverti la lastan ŝanĝon en tiu artikolo kaj oni ne devas zorgi pri la (mal)ĝusteco de la ceteraj ŝanĝoj samtempe faritaj.
  3. Kial ĝi faras kategoriojn (resp. ĝi realfabetigas ilin kun aliaj) tie, kie mi jam alskribis ilin?
    • Kiam la roboto trovos artikolon, en kiun vi jam skribis permane la jaron, ĝi komplete fidas al via indiko kaj neniom plu zorgas pri serĉado de jaroj en la teksto. Tamen, laŭ la supra peto de Maksim, la roboto estas programita tiel, ke ĝi ĉiam ŝanĝante kategoriojn samtempe ankaŭ aldonu la ordigŝlosilojn en formo "|FAMILIAJ NOMOJ, personaj nomoj" al ĉiuj de ili. Pri tiu afero vi jes jam ankaŭ zorgis, sed vi bedaŭrinde enmetadis kiel ordigŝlosilojn nur la unuajn literojn de la familinomoj, kio ne sufiĉas. Nome se oni poste trovus du homojn de ambaŭ de kiuj la familinomo komenciĝas per la sama litero (kaj do sekve ankaŭ la kompleta ordigŝlosilo samas), tiam oni plu ordigis ilin laŭ la nomo de la kompletaj nomoj de la artikoloj mem, do laŭ la personaj nomoj, kio ja estas evitenda. Tial mi devas ŝanĝadi ankaŭ viajn kontribuojn (kvankam tio jam povas okazi tute aŭtomate, dank' al via pena laborego okazigita dum la lastaj tagoj). Ke la roboto farante ŝanĝojn laŭalfabetigas la kategoriojn, tion mi ankaŭ antaŭe ne sciis. Kio nepre bonas je tiu reordigado estas, ke se la kategorioj estas enmetitaj dise tra la artikolo, ĝi metas ĝin ĉiujn kunen en la ĝustan lokon. La laŭalfabetigo jes kaŭzas iomete strangajn rezultojn, ĉar laŭ alfabeto venas unue "mort" kaj nur poste "naskiĝ". Tamen ĉar ja tiu funkcio (aŭtomata laŭalfabetigado de kategorioj) estis jam enhavita en la modela programo, kiun mi elŝutis, mi ekkomprenis ĝin tiel, ke tio estas la dezirenda eco pri kategorioj - ke ili estu ĉiam skribitaj laŭalfabete. Nome se oni poste "elpensos" pliajn regulojn kiuj diros, ke "tia ĉi kategorio devas esti ĉiam tuj antaŭ tiu ĉi alia kategorio", poste ekestus malordo ĉar neniu scius kiuj ĝustaj reguloj validas, kaj tute ne la komputiloj. Ankaŭ, se nun estas en iu artikoloj kategorioj menciitaj dise kaj ne ĉe ununura loko, tio fakte jam diras, ke al oni ne gravis, en kiu ordo tiuj kategorioj aperos. Simile, se vi uzas ŝablonon kiu enhavas enkategoriigon (ekz. Ŝablono:Ĝermo), tiam ankaŭ vi ne povas tute libere difini la ordon de tiu kategorio ene de la kategoriaro suba. Ankaŭ, se oni iam estontece faros iajn aliajn robotajn ŝanĝojn en la Vikipedio, la ordo cetere denove laŭalfabetiĝos. Tamen, se ni trovos komunan interkonsenton ke nepre devas esti la ordo "naskiĝintoj - mortintoj" kaj ne male, tiam mi ja ankoraŭ povas reordigi tion aldonante la kategoriojn pri mortintoj - do ankoraŭ restas ebleco.
    • ALDONO: Mi kontrolis ĉe alilingvaj vikipedioj. Tie statas tiel: La angla uzas kategoriojn kiel "1954 births", do tie ankaŭ laŭalfabete ĉio funkcias. La germana uzas "Geboren" kaj "Gestorben", kio jam mem estas laŭalfabete. La pola uzas nenion. La franca uzas "Décès" kaj "Naissance" kaj metas ilin en alfabeta ordo, eĉ kvankam sekve la ordo estas "mortintoj - naskiĝintoj". Sekve do neniuj grandaj vikipedioj uzas intence mallaŭalfabetan ordon, kaj unu faras tiel eĉ kvankam okazas tie tio, kion kelkaj povus opinii problemo. Ĉu ni do ne sekvu ĉiujn aliajn grandajn vikipediiojn?

La detala priskribo de la nune funkcianta roboto sekvos baldaŭ. Blahma 18:10, 14. Jan 2006 (UTC)

Blahma, sufiĉas al mi viaj klarigoj, pri la alfabetigo de kategorioj mi kompreneble scias, sed "ekskursante" tra Vikipedio ke mi skribis unue naskiĝon kaj poste morton, tio estas tute nenion rilate al tio, kiajn ĥaosaĵojn mi vidis en multegaj artikoloj - kategorioj skribitaj interne de artikoloj, intervikioj antaŭ kategorioj, kategorioj supre de artikoloj, artikoloj sen unusola vikia ligilo (tute netroveblaj en Vikipedio, kondukis al ili nur ligilo pere de nomo el alia artikolo) nu, kion mi diru al vi - teruro. Do, kiam vi estos preparita kaj la roboto ĝojante volos "vojaĝi" tra Vikipedio, bonvolu fari tiel. Petro 14. Jan 2006 19:37 (UTC)
Blahma, provu elserĉi per la roboto naskiĝintojn, kie estas anstataŭ la vorto "naskiĝis" nur asterisko kun naskiĝdatoj, kaj la samon poste faru kun mortintoj, kie estas kruceto, ĉu bone? Ankaŭ estus konvene elserĉi ŝablonojn, kie estas naskiĝ- kaj morto-jaroj. La ŝablono estas, ekz.:13-a de decembro 1553 Petro 16. Jan 2006 08:16 (UTC)
Petro, dankon pro la proponoj. Certe la nun okazanta subtasko de la roboto ne estas la lasta – ja krom poste pritrakti ankaŭ la mortintojn, mi certe koncentriĝos ankaŭ al aliaj eblecoj de reprezento de naskiĝ- kaj mortodatoj. Tamen kiel mi jam skribis, estas iom malfacile krei efektive (sen bezono de ofta homa konfirmo kaj tamen sen tro alta procento de misaj redaktoj) laborantan roboton eĉ se ĝi prizorgas nur unu konkretan formaton de unu konkreta el tiuj du jarspecoj. Ĝuste tial mi ne faras ĉion samtempe. Pri la asteriskoj mi iom dubas, ĉar mi apenaŭ trovas en la vikipedio tiajn artikolojn kaj la ĉefa uzkampo de asterisko estas por krei listojn, do tio ankaŭ malplifaciligas la serĉadon. Tamen mi klopodos priesplori la aferon. Nome ekzistas multe pli da artikoloj, en kiuj oni entute asteriskon ne uzas kaj simple metas la datojn enkrampen tuj aŭ iam baldaŭ post la nomo komence. Tiajn datojn mi klopodos pritrakti sekve. Pri la data ŝablono mi jam rimarkis, ke la roboto traktas ĝin preskaŭ sambone kiel ĉiujn aliajn jarindikojn (ĉar nome mi ja ne povas serĉi jarojn nur en ligiloj, sed mi faras tion ankaŭ rekte en la fontoteksto de la artikolo). Blahma 12:10, 16. Jan 2006 (UTC)
Aliaj formoj (krom naskiĝis kaj mortis) de indikado de naskiĝoj kaj mortojaroj aperantaj en artikoloj: Serĉu "naskita", "nask.", *, "naskinta", † , "mortinta", "mort." - ĉio sen citiloj enkrampigita kun datoj aŭ sen ia ajn vorto nur jaroj enkrampe, ekz. (1845-1910), 13-an de decembro 1553 - 13-a de decembro 1553 - ŝablonoj per du manieroj. Mi scias, ke la roboto ne serĉos ĉion samtempe, sed jen mi skribis, kiel oni skribis indikoj pri datoj. Estas ĉi tie ankaŭ artikoloj, kie mi devis kalkuli, ĉar estis skribite "li mortis en la jaro 1923 en aĝo de 82 jaroj". Sed tio estas esceptoj. Vikie Petro 16: Jan 2006 17:00 (UTC)

Unua serio de anstataŭigoj finita redakti

La roboto nun dum kelkaj tagoj ne laboris, ĉar je la 17-a de januaro 2006 malfruvespere ĝi finis la aldonadon de kategorioj en la unua serio de trovitaj biografiaj artikoloj. Sume la roboto dum la 5 tagoj inter la 13-a kaj la 17-a de januaro inspektis 4259 artikolojn sur listo generita per datumbazpeto kaj redaktis de inter ili 3586 artikolojn kiujn ĝi identigis kiel biografiajn kaj bezonantajn iun ŝanĝon (plej ofte aldonon de naskiĝjara kategorio, sed ĉiam almenaŭ aldonon de kategoria ordigŝlosilo). Plia anstataŭigado baldaŭ sekvos. Blahma 02:22, 20. Jan 2006 (UTC)

Blahma, ĉu vi ĉesis okupiĝi per la roboto elserĉanta personojn? Mi senĉese estas trovanta nomojn, kie estas notite "Naskiĝis en". Kial vi ne serĉas ŝablonojn pri naskiĝjaroj? Se vi ne havas tempon, ĉu vi ne povas sendi al mi indikojn pri la roboto kaj mi daŭrogos? Mi havas impreson, ke mi estas kiel Alenjo en regno de sonĝoj (revoj?) kaj ke mi estas tiu roboto, ĉar kiel idioto mi aldonas senĉese permane ilin dume la roboto rigardas. Sincere Petro 19. Jan 2006 07:28 (UTC)

Petro, mi jam iom klopodis respondi al vi supre, sed ankoraŭ kelkaj aldonaĵoj: Entute mi ne ĉesis okupiĝi pri la robot(ad)o. Male, tiu laboro tre interesas min kaj mi jam havas amason de pliaj planoj pri kion eblas efike fari per roboto. La kaŭzo de la ĵusa paŭzo estis kaj finiĝo de la "unua serio", kaj miaj okazantaj ekzamenoj universitataj, pro kiuj mi ne havis dum kelkaj tagoj liberan tempon. Kaj jes, nepre stultas kaj netolereblas, se vi devu permane aldonadi kategoriojn kaj roboto ne faru tion anstataŭ vi, se tio eblas - ja tio estis jam dekomence mia motivo pro kiu mi ĉi tiun roboton kreis. Do, mi petas vin ke vi bonvolu ne plu tiel "kiel-idiote" fari tion (kvankam jes videblas, ke vi estas multe sinoferema), sed se venontfoje okazos io tia, tiam bonvolu simple sciigi al mi kaj eble aldonu ligilojn al kelkaj tiaj artikoloj ĝis nun neprilaboritaj (aŭ mi, kiel nun, trovos ilin en via kontribuaĵlisto) kaj mi priesploros la kialon, pro kiu tiuj artikoloj neenviciĝis en la liston de artikoloj pritraktitaj en tiu "unua serio". Nepre vi ne sentu vin kiel roboto en Alico en Mirlando, kiun vi verŝajne celis (pri tiu libro serio mi ĉi tie verkis, do vi min ĝojigis menciante ĝin ;). Nu, mi ĝuste nun ekas duan serion de artikoloj, kiuj estas pli-malpli ĉiuj enhavantaj la litergrupon "nask", dum antaŭe mi serĉis nur na "naskiĝis", dum tiuj de vi lastatempe redaktitaj artikoloj enhavis anstataŭe "naskiĝinta" ks., do tial restis ĝis nun netrovitaj. Samsincere, Blahma 02:22, 20. Jan 2006 (UTC).