Enya estas irlanda kantistino kaj pianistino. Enya estas fonetika transskribo de ŝia propra nomo en la anglan lingvon el gaela kelta lingvo, t.e. en la irlandan lingvon. Ŝian nomon oni poste skribas en la angla Enya Brennan kaj ŝia vera nomo sonas Eithne Ní Bhraonáin, gaele, la vorteto "Ní" signifikas "filino de", do ĝi signifas "Eithne filino de Braonán". Ŝi ankaŭ estas konata pro ŝia kantado en fikcia lingvo.

Enya
Enya en la jaro 2001
Enya en la jaro 2001
Bazaj informoj
Naskonomo Eithne Patricia Ní Bhraonáin
Alie nomata 'The Invisible Star'
'The Silver Lady'
Naskiĝo 17-an de majo 1961 (1961-05-17) (62-jaraĝa)
en Gaoth Dobhair
Deveno Irlando Irlando
Ĝenroj instrumenta
New Age muziko
Profesio kantistino, muzikistino, komponistino, muzika producento, ludantino sur sintezilo
Instrumentoj kantado, sintezilo
Tipo de voĉo Mezosoprano
Aktivaj jaroj 1982 - nuntempo
Eldoninto Warner Bros. Records
Parencaj
temoj
Clannad, Moya Brennan, Brídín Brennan
Retejo www.enya.com
Signifa instrumento
piano
Persona informo
Naskonomo Eithne Pádraigín Ní Bhraonáin
Aliaj nomoj Enya
Lingvoj angla
Ŝtataneco Irlando
Familio
Patro Leo Brennan
Frat(in)oj Moya Brennan • Brídín Brennan • Pól Brennan
Okupo
Okupo kantistokantoverkistokomponistopianisto • diskografa artisto
Verkoj Wild Child
TTT
Retejo http://enya.com
vdr

Biografio redakti

Enya naskiĝis la 17-an de majo de 1961 en vilaĝo Gaoth Dobhair en Graflando Donegal en nordokcidento de Irlando. Enya estas la sesa en naŭ gefratoj: Marie, Ciarán, Pól, Deirdre, Léon, Bartley, Olive kaj Brídín. Kune kun la fratoj Pól, Ciarán, Moya Brennan kaj la ĝemelaj onkloj Noel kaj Padraig Duggan, ŝi formis la ensemblon An Clann as Dobhar poste Clannad. Post sia foriro ŝi akceptis proponon de BBC kaj verkis muzikon al serialo Celts.

En 1982 ŝi kuniĝis kun Nicky kaj lia edzino Roman Ryan kun la intenco de komponi muzikon por filmoj. Enya komponis du kanzonojn kiujn ŝi mem kantis: The Frog Prince kaj Dreams, sed la aliaj kanzonoj verkitaj de Enya estis kantitaj de aliaj kantistoj. En 1987 ŝi lanĉis sian unuan albumon ENYA, kiu donis rekonon al ŝi en Britio kaj Usono kie ĝi gajnis platinan diskon.

Internacia Sukceso redakti

La internacian sukceson ŝi atingis per la albumo Watermark, kiu eniris la merkaton en 1988. Entute la disko gajnis 15 platinajn diskojn en Britio, Usono kaj Aŭstralio. En 1989 surbendigas, "6 Tracks", kiun ŝi modifiis en 1998 por memorigi la 10an datrevenon de ŝia unua albumo. Pli malfrue surbendigas Oíche Chiún, kiu popularigas tiun kanzonon (Paca Nokto) en la irlanda.

Multlingva kantado kaj fikcilingvo redakti

Ŝi jam kantis en 10 lingvoj (2017). Tekstojn ŝi grandparte kantas kaj en la angla, la irlandagaela kaj latine, sed ankaŭ jam en la franca, japana, hispana, kimra kaj la la fikciaj lingvoj Sindara kvenja kaj Loxian.

Diskografio redakti

Ŝiaj kantoj eliras el irlanda folkloro kaj parte partoprenas en ili ankaŭ Nicky Ryan.

Albumoj redakti

  1. Enya (1987) 1m sales
  2. Watermark US#25 (1988) 10m sales[1]
  3. Shepherd Moons US#17 (1991) 11m sales[1]
  4. The Celts (1992) 6.7m sales[1]
  5. The Memory of Trees US#9 (1995) 9.8m sales[1]
  6. Paint the Sky with Stars US#30 (1997) 10m sales
  7. A Day Without Rain US#2 (2000) 15m sales[1]
  8. Amarantine US#6 (2005; expanded edition released 2006) 6.2m sales[1]
  9. And Winter Came… US#8 UK#6 (2008)
  10. The Very Best of Enya (2009)

Vidu ankaŭ redakti

Listo de multlingvaj muzikgrupoj kaj kantistoj

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Billboard Album Rankings - Enya. Arkivita el la originalo je 2007-09-22. Alirita 2007-09-22.