Uzanto:Tlustulimu/Thomsdorf

Thomsdorf estas vilaĝo, kiu apartenas al la komunumo Boitzenburger Land en la germana federacia lando Brandenburgio.

Geografio redakti

Thomsdorf situas sude de la lago Carwitzer See, kiu apartenas al la distrikto Mecklenburg-Strelitz kaj per tio al la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Krome ĝi situas ĉirkaŭ 5 kilometrojn oriente de la suda parto de la Dreco-lago (germane Dreetzsee).

Vidindaĵoj redakti

  • Kirko
  • "Kunstkate"[1]
  • "Kunsthandwerkerhof Thomsdorf"[2]
  • "Findlingsgarten Carwitz/Thomsdorf"[3] (Ĝi situas inter Thomsdorf kaj la vilaĝo Carwitz nordokcidento de Thomsdorf.)

Tranokteblecoj redakti

  • Hotelo "Haus Thomsdorf"[4]
  • Tendejo "Campingplatz am Dreetzsee"[5]
  • diversaj pensionoj

Esperantoaktivaĵoj redakti

Ekde kelkaj jardekoj Esperantistoj vizitas la kirkon kaj aliajn vizitindaĵojn de la vilaĝo dum la aranĝo SEFT.

Migrado redakti

La vilaĝo troviĝas ĉe la bicikla rondvojo "Radrundweg Feldberger Endmoränenlandschaft", kiu ligas ĝin al la ĉirkaŭaĵo de la urbo Feldberg.

Krome la vilaĝo estas atingebla pere de diversaj migradaj vojoj.

Notoj redakti

  1. Informoj pri la arta dometo
  2. Informoj pri la korto
  3. Informoj pri la rokaro inter Thomsdorf kaj Carwitz
  4. Informoj pri la hotelo "Haus Thomsdorf"
  5. Jen informa paĝo pri la tendejo