Václav Pilař estas ĉeĥa futbalisto. Li naskiĝis la  13-an de oktobro 1988(nun 1988-10-13) en Chlumec nad Cidlinou, distrikto Hradec Králové, tiutema Ĉeĥoslovakio, do nun estas 35-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la germania klubo VfL Wolfsburg - antaŭe li de 2006 ĝis 2012 estis profesia futbalisto de la klubo FC Hradec Králové, en la sezono 2011-2012 pruntita al la klubo FC Viktoria Plzeň.

Václav Pilař
Václav Pilař en 2012
Václav Pilař en 2012
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1988 (1988-10-13) (35-jaraĝa)
en Chlumec nad Cidlinou
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Krome Václav Pilař ekde la jaro 2011 estas membro de la Ĉeĥa nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. En la ĉampionado li per du goloj elstaris en la listo de plej bonaj golfaristoj. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam en 2005-2006 membris en la nacia teamo de sub-18-jaruloj, en 2006-2007 en tiu de la sub-19-jaruloj kaj en 2010 en tiu de la sub-21-jaruloj.

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Václav Pilař en Vikimedia Komunejo