Vähäkyrö
eksa komunumo en Finnlando
Vähäkyrö (esperanta prononco proksimume Vahakiro) estas loĝloko kaj estis kampara komunumo en Finnlando, ĝis en 2013 ĝi estis integrita en la urbon Vaasa. Ĝi situas en provinco Ostrobotnio, sed estas plene finnlingva, malsame kiel plejparto el la loĝlokoj aŭ komunumoj en tiu provinco. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. En 2011 la tiam ankoraŭ memstara komunumo havis 4 775 loĝantojn, el kiuj finnlingvaj estis 98,0% kaj svedlingvaj 1,6%, lasante 0,4% al ĉiuj aliaj etnecoj. La nomo de la komunumo signifas Eta Kyrö (Kyrö estas rivero kiu fluas tra la komunumo). Ekzistas ankaŭ komunumo Isokyrö (Granda Kyrö).
Vähäkyrö | |||
---|---|---|---|
eksa komunumo de Finnlando (2013–) urboparto (2013–) komunumo (1868–2012) ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Komunumo | Vaasa | ||
Malaperinta en | komence de 2013 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 775 (2011) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 63° 3′ N, 22° 6′ O (mapo)63.05522.108333333333Koordinatoj: 63° 3′ N, 22° 6′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||